Vendredo, Marto 26, 2021 - 13:51

Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la aprila numero:

75 | Kelkaj demandoj al Rogener Pavinski
76 | Eventoj: La 9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj 2021
77 | Poliglota Kunveno Rete 2021 – aliĝu kaj kontribuu

Mardo, Marto 23, 2021 - 15:18


La juĝkomisiono Grabowski anoncas specialan konkurson por gejunuloj kun la temo “La dudekaj jaroj, alia mondo?”. Povas partopreni ĉiu homo, kies aĝo ne superas 25 jarojn en la 1-a de januaro 2021. Konkursaĵoj povas esti literaturaj tekstoj de ajna ĝenro (poezio, prozo, dramo, eseo, k.a.) kaj longo, neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo. La komisiono povas aljuĝi unuan premion de 250 eŭroj, duan premion de 150 eŭroj kaj ĝis tri honorajn menciojn. Ĉiu konkursanto povas partopreni per ĝis tri kontribuoj. La konkursaĵoj estu senditaj podofo-formate al la sekretario de la komisiono komisiono.grabowski@co.uea.org antaŭ la 30-a de septembro 2021.

El la Gazetaraj Komunikoj

Lundo, Marto 22, 2021 - 17:35


La 106-a Universala Kongreso (UK) laŭplane devos okazi de la 17-a ĝis la 24-a de julio 2021 en Belfasto, Nord-Irlando, sub la temo "Paco kaj Konfido: universalaj valoroj" ( http://uea.org/gk/920). Ni kuraĝigas interesatojn aliĝi per nia reta aliĝilo: http://uea.org/kongresoj/alighilo - la dua favorpreza aliĝperiodo finiĝas la 31-an de marto.

Kvankam la pandemio ankoraŭ postulas de ni ĉiuj plej seriozan atenton, la nuna surloka situacio daŭre ebligas la okazigon de la 106-a UK, tiel ke ĝia preparado progresas. La Estraro de UEA kune kun la Centra Oficejo restas atentaj pri la evoluoj kaj akurate informos la aliĝintojn kaj la tutan komunumon pri la sekvaj decidoj pri la UK. Frua aliĝo de interesatoj gravas por taksi nombron de partoprenontoj kaj bonorde prepari ĉion. La sekva ĝisdatigo pri la kongreso okazos plej malfrue ĝis la mezo de majo

Merkredo, Marto 17, 2021 - 17:35

La jaro 2020 estis proklamita la Hodler-Jaro kun diversaj eventoj en rilato kun la centa datreveno de la forpaso de Hector Hodler (1887-1920), kiu fondis la Universalan Esperanto-Asocion (UEA). La Arkivoj Jura Brüschweiler (AJB), kunlabore kun Svisa Esperanto-Societo kaj UEA, volis konkludi tiun gravan jaron per aperigo de libro, kie la leganto malkovros informojn pri la vivo kaj la pensoj de tiu personeco, kiu profunde markis la Esperantistaron kaj la pacisman movadon de la komenco de la dudeka jarcento.

La libro havas 230 paĝojn kaj kostas en Svislando 36 CHF. La aŭtoroj estas sube prezentitaj. Ĝi entenas multajn bildojn, pentraĵojn, fotojn kaj manuskriptojn; ĝi entenas antologion, indekson, kaj abundajn fontindikojn. La libro estas mendebla en librovendejoj kaj per Amazon. La libro estas dulingva: en Esperanto kaj la franca. La tradukojn faris Mireille Grosjean.

Surbaze de ankoraŭ ne konataj dokumentoj la verko provas prezenti la vivon de Hector Hodler tra liaj pensoj kaj agadoj, de la junaĝaj lernejaj jaroj al la starigo de humanaj agadoj dum la unua mondmilito. Tiu eseo metas la junulon en la kuntekston, kie naskiĝis liaj unuaj ideoj, esploras profunde la demandon pri Esperanto, speciale en la rilato kun lia patro Ferdinand Hodler, aktualigas la sciojn pri la fondo de UEA kaj alportas novan lumon pri lia agado favore al la militkaptitoj.

Dimanĉo, Marto 14, 2021 - 00:30

En la lastaj jaroj UEA devis multe adapti siajn financojn al la mondaj evoluoj. Plej ofte oni aŭdas pri malkresko de enspezoj, ekzemple pro librovendoj aŭ pro la malalta rento ĉe investo kaj bankokontoj. Sed foje la adaptiĝoj de la Asocio sukcesas ankaŭ kreskigi la enspezojn. Tiel okazis pri la Ĝenerala Kaso, tiu esenca parto de la Spezokonto, kiu akceptas donacojn sub 3 700 EUR, kiuj ne havas alian pli specialan celon ol subteni la Asocion.

Historie, ĝis 2017, la Ĝenerala Kaso registris modestan jaran enspezon de kelkaj miloj da eŭroj. En la lastaj jaroj tamen tiu jara sumo forte kreskis, kun nova rekordo ĉiujare: en 2018, 12 535 EUR, kaj en 2019, 14 855 EUR. En la pasinta, pandemia jaro, la Ĝenerala Kaso ricevis la rimarkindan sumon de 30 097 EUR, pli ol duoble tiun ricevitan en 2019.

Tiun novan rekordon la Asocio ŝuldas al la iniciato Alianco 365; Societo Zamenhof; al diversaj klopodoj de la Ĝenerala Direktoro, Estraro kaj kunlaborantoj; al la Monda Festivalo de Esperanto kaj la Virtuala Kongreso; kaj kompreneble al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacis al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato de UEA.

Sabato, Marto 6, 2021 - 21:07

Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva (https://youtu.be/j4Y-Yjpb0p0) aŭ rekte per Zoom (https://us02web.zoom.us/j/82400415623; pasvorto: "la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj").

Vendredo, Marto 5, 2021 - 23:15


Fine de 2020, Revuo Kontakto aperigis sian 300-an numeron. Jen ĉiuj kovriloj ekde 1963 en unu sola bildo! Membriĝu en TEJO kaj ricevu Kontakton: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo/

Lundo, Marto 1, 2021 - 17:44

Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la marta numero:
51 | Redakcie
52 | Post pluraj monatoj sen kunordiganto en la Afrika komisiono, la Estraro de UEA aprobis D-ron Elisée Byelongo por kunordigi ĝin
54 | Gravas landagada akcelado
56 | Intervjuo kun Patronoj de TEJO

Dimanĉo, Februaro 28, 2021 - 17:32

La 27-an de februaro 2021 en Budapeŝto (Hungario) forpasis Vilmos Benczik, unu el la plej elstaraj esperantistoj de nia epoko. Vilmos Benczik naskiĝis en la hungara vilaĝo Szár, la 11-an de julio 1945. Li esperantistiĝis dum sia adoleska aĝo, en 1959. Ekde tiam li grave kontribuis al la Esperanto-kulturo, per verkado kaj tradukado kaj per redaktora kaj eldonista laboroj.

Benczik kunlaboris kun multaj periodaĵoj en Esperanto per recenzoj, eseoj, tradukoj, speciale por Norda Prismo, kiu aperadis de 1955 ĝis 1975. De 1977 ĝis 1990 li redaktis la kulturan gazeton en Esperanto Hungara Vivo. Li estis redaktoro de multaj gravaj eldonaĵoj, kiel Libro de Romanoj (1979), Studoj pri la Esperanta Literaturo (1980), Hungara Antologio (1983) kaj aliaj.

Paĝoj