Lundo, Novembro 2, 2020 - 14:18

Por novembro sinjoro Novembro tradukis simplajn rakontojn el la historio de Portugalio.
Dum la tuta monato aĉetu lian Iam en Portugalio kun sesona rabato, sendepende de kvanto.
|
Dimanĉo, Novembro 1, 2020 - 14:03
• Bert de Wit
De la 1a ĝis la 8a de aŭgusto okazis la Virtuala Kongreso de Esperanto. Entute 1852 personoj aliĝis laŭ la listo de partoprenantoj!
La programo daŭris preskaŭ ĉiujn 24 horojn de tago. Tio estas logika, ĉar oni vivas en diversaj kontinentoj kaj do diversaj horzonoj. Tamen la ĉefaj programeroj ofte okazis en eŭropaj tempoj.
En la programo estis ripetaj diskutgrupoj por ekz.e kredantoj, ateistoj, ekologiemuloj, hundoŝatantoj, samseksemuloj, Oomoto, k.s. Samkiel en “fizika” kongreso..
En la programo estis ekz.e prelegoj pri la Esperanto-Movado kaj la Ligo de Nacioj, aŭtoraj duonhoroj (ekz.e Federico Gobbo pri la libro de Claudio Magris), pri la lernado de dua lingvo, pri interplanedaj vojaĝoj (Kongresa Universitato), k.t.p.
La tago de lernado okazis la 4an de aŭgusto kaj al ĝi kontribuis diverslandaj fakuloj, ekz.e Mireille Grosjean, Katalin Kováts, Ilona Koutny kaj Federico Gobbo. Interesa programo!
Kompreneble en virtuala kongreso oni ne povas tuj renkontiĝi kun geamikoj kiujn oni ne vidis dum longa tempo, oni ne povis komune manĝi kaj trinki en restoracio, sed aliflanke estis plezuro revidi homojn per la interreto kaj babili kun ili en babilejoj. Okazis eĉ virtualaj ekskursoj tra diversaj famaj urboj. Kaj virtualaj koncertoj.
Mi notis kelkajn plusojn kaj minusojn pri virtuala kongreso ĉi sube
PLUS-PUNKTOJ
• Partoprenantoj ne bezonas vojaĝi, elspezi multan monon por atingi la kongreson kaj ili indulgas la medion.
• Partoprenanto povas manĝi, trinki, k.t.p. dum la programo okazas en interreto. Oni povas facile kombini sian propran tagprogramon kun tiu de la kongreso.
Oni povas partopreni kiam oni volas kaj oni povas poste spekti diversajn programerojn kiujn oni maltrafis (“spektaĵoj”). Oni metos tiujn poste en interreton. ILEI ekz.e havas specialan jutjuban kanalon en kiu oni povas (re)vidi kongresprogramerojn.
|
Sabato, Oktobro 31, 2020 - 15:51
• Mirejo Grosjean el Kotonuo, parto de mesaĝo al potencialaj kandidatoj

La organizanto de la unua afrika sesio estas Scio Sen Bariloj, SSB. La sesio okazos sabate la 28-an de novembro 2020 en JoCa (centre en Kotonuo). La komenco estos je la 9-a horo matene. Vi povas kandidatiĝi por la niveloj B1 aŭ B2 aŭ C1. Okazos nur la skriba parto. Por elekti vian nivelon, rigardu jenajn dokumentojn, kiujn mi sendas al vi; temas pri paĝoj el la KER-libro laŭ kiu vi povas taksi vian nivelon. La kompletan dokumenton vi povas trovi ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/referenckadro
|
Vendredo, Oktobro 30, 2020 - 20:19
• Stefan MacGill
Por 2020 ni kontraŭatende sendis preskaŭ rekordan nombron de komunikoj. Tion kaŭzis la pli granda bezono por novaĵoj kaj informoj pri landaj kaj fakaj agadoj, kiuj devas virtuale okazi. Okaze de la 50-a komuniko de 2020, ni post multa refosado, prezentas la imponan 7-jaran historion de la komunikilo:
2013: naskiĝo. Du komunikoj, ambaŭ pro la tiam lanĉita AMO-programo. 2014: 20 sendoj antaŭ la kongresoj, 15 dume (AR), 17 poste, sume 52. 2015: 25 antaŭ la kongresoj, 13 dume (Lillo, FR), 14 poste. Sume: 52 2016: 20 antaŭ la kongresoj, 3 dume (Nitra, SK), 17 poste. Sume: 40. 2017: 16 antaŭ la kongresoj, 5 dume (Seulo, Busan KR), 15 poste. Sume: 36. 2018: 20 antaŭ la kongresoj, 0 dume (Lisbono PT), 5 poste. Sume: 25. 2019: 10 antaŭ la kongresoj, 0 dume (Lahti, FI), 7 poste. Sume: 17. 2020: 39 antaŭ la kongresoj, 0 dume (virtuala UK), 11 poste. Sume ĝis nun: 50.
Sume 274 komunikoj depost julio 2013 tra 7 jaroj: averaĝe 39 komunikoj jare
.
|
Ĵaŭdo, Oktobro 29, 2020 - 18:36
Abonantoj jam povas elŝuti la novembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj
La enhavlisto de la novembra numero:
219 | Malferme: Korea Kongreso trans la baroj de kronviruso kaj tekniko
221 | Laste Aperis
222 | La 107-a Japana Esperanto-Kongreso sub la malfacila kondiĉo de la kronvirusa epidemio
|
Mardo, Oktobro 27, 2020 - 19:01

Parolu kun la prezidanto de TEJO Charlotte Scherping Larsson, la vicprezidanto Tomáš Stano kaj aliaj estraranoj la 27-an oktobro je 18:00 CET (17:00 UTC) kaj la 3-an de novembro je 10:00 CET (09:00 UTC).
La sesioj okazos tra Zoom. Jen la ligilo por partopreni: us02web.zoom.us/j/83349086724
Vi povas verki viajn demandojn kaj sendi ilin al ni pere de la sekva formularo: shorturl.at/kpsFT
|
Sabato, Oktobro 24, 2020 - 10:30
Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!
La 24-a de oktobro, la Tago de Unuiĝintaj Nacioj, markas la daton en 1945 kiam la Ĉarto de UN ekvalidis kaj UN formale ekestis. Sepdek kvin jarojn poste, ni retrorigardas al tiu tago kiel al unu el la plej grandaj atingoj de la homaro. Per la laboro de Unuiĝintaj Nacioj, kaj kun la kunlaboro de ĝiaj Membraj Ŝtatoj, la mondo faris gigantajn paŝojn al starigo de monda ordo, respekto al homaj rajtoj, konservado de paco kaj antaŭenigo de daŭripova evoluigo.
Tamen, spite al la streboj de UN, la pasintaj sepdek kvin jaroj ne kondukis al proskribo de militoj, nek al mondo kie la homaj rajtoj estas adekvate respektataj, nek al sufiĉa progreso al kreado de daŭripova kaj inkluziva monda ordo. Miskomprenoj kaj komunikaj paneoj restas oftaj; abundas malfido; kaj la mondo restas dividita de raso, religio kaj naciisma maltolero de aliuloj. La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed nesufiĉe pli bona.
|
Vendredo, Oktobro 23, 2020 - 19:10
Al la retpaĝo http://aktivulo.net estis aldonitaj informoj pri EKO, agadraportoj ĉi-jaraj.
Vi povas trovi ilin ĉi tie.
Agadraportoj EKO estas ilustritaj komunikoj de la estraro pri la agado, kiujn ĝi kaj partneroj prizorgas nome de la Asocio. Ili aperas laŭjare kun ebloj tuj rigardi ilin aŭ elŝuti ilin en formato PDF. Jen praktike ĉiusemajna raportado, kiu donas unikan historian superrigardon de la epoko. Aldone, en la sama rubriko troviĝas la Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj.
|
Ĵaŭdo, Oktobro 22, 2020 - 18:37

Kadre de la 106-a UK en Belfasto okazos la 74-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato. La rektoro estos prof. Michele Gazzola kaj helpos al li prof. Reinhold Medina. UEA invitas profesorojn, docentojn kaj personojn kun similaj kvalifikoj sendi proponojn pri prelegoj al la IKU-sekretario (amri@huji.ac.il). La proponoj alvenu plej laste la 15-an de januaro 2021. Lige kun la IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kandidatoj por IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kiu konsistos el unu prelego kadre de la IKU kaj el du kromaj prelegoj. Tiuokaze bonvolu indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso. Estas planate organizi la Belfastan UK hibride, do ankaŭ la IKU-AIS-prelegoj estu kaj ĉeestaj kaj virtualaj.
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizikaj partopreno en la kongreso kaj okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://uea.org/kongresoj/universitato.
El la Gazetaraj Komunikoj
|