Sabato, Decembro 26, 2020 - 21:04

Amri Wandel

Estimataj membroj kaj kunlaborantoj de AIS,

La jaro 2020 restos en ĉies memoro kiel la jaro de la Pandemio, la plej severa en jarcento, sed ankaŭ la plej science sekvata, esplorata kaj espereble – venkata per rekorde rapida evoluigo de novspeca (mRNA) efika vakcino.

Ĉe AIS la koronviruso havis du gravajn efikojn: unue oni nuligis la GEA-IFEF-PEA kongreson, en majo, en kies kadro devus okazi SUS37. Due la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazis unuafoje defore, kadre de la Virtuala Kongreso (VK), al kiu aliĝis ĉ. dumil personoj el pli ol 90 landoj. Unuafoje okazis virtualaj ekzamenoj fine de la IKU-AIS kursoj, kaj unufoje la IKU-AIS-libro aperis rete anstataŭ ol papere kaj estis senpage elŝutebla (eblas tamen mendi paperan ekzempleron ĉe la redaktoroj, eldonejo Impeto aŭ mi). Ene de du semajnoj elŝutoj ĝin senprecredenca nombro de pli ol 2500 personoj.

Post la Solena Malfermo de la VK okazis la tradicia IKU-Inaŭguro. Mi prezentis koncizan historion de IKU kaj AIS. Fine mi prezentis la IKU-AIS libron: la kolekto de tekstoj de la IKU-AIS prelegoj, eldonata ĉiujare ekde 1998. Preskaŭ ĉiuj IKU-libroj, inkluzive la ĉi-jara estas haveblaj en la IKU-paĝo de UEA: https://uea.org/teko/IKU/.

Ĵaŭdo, Decembro 24, 2020 - 15:48

Eĉ se la UK-2020 en Montrealo ne okazis pro la pandemio kaj estas movita al 2022, la Montreala LKK eldonis belan kaj inspiran memoraĵon de tiu ĉi jaro: la Poŝtkarton kaj Poŝtmarkon de Espero. Havu la vian kiel donaceton al vi aŭ viaj amikoj por la jarfinaj festoj!

Sur la antaŭo de la poŝtkarto aperas la vortoj “2022: Montrealo atendas vin”, kun la ĉielarko kaj la ĉiellinio de Montrealo. Dorsoflanke troviĝas la inspira citaĵo de Zamenhof: “Nur rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante ni iru la vojon celitan!” “Tiu ĉi frazo inspiris, nin, la montrealanojn, kaj espereble inspiros ĉiujn esperantistojn”, diras Ĵenja Amis, la sekretario de la Montreala LKK, kiu dezajnis la poŝtkarton. “Mi aparte ŝatas skribi la nomojn kaj la adresojn de homoj, al kiuj iros la poŝtkarto, sur la ĉielarkaj adreslinioj de la karto”, aldonas Ĵenja. Sur la poŝtkarto (ankaŭ dezajnita de Ĵenja) aperas ĉielarko kaj la fama frazo: “Ĉio iros bone”.

Sabato, Decembro 19, 2020 - 18:38


Por la 108-a Universala Kongreso (UK), post tri jaroj, la Estraro de UEA unuanime elektis Italion kiel kongreslandon. La kvaran fojon UK okazos en Italio. La gastiga urbo, Torino, estis la unua ĉefurbo de Italio (1861-1865). Urbo en kiu kunfandiĝas la itala kaj la franca etoso, kie aktivis gravaj intelektuloj kiel Norberto Bobbio, Italo Calvino, Clelia Conterno Guglielminetti, Natalia Ginzburg, Primo Levi, Cesare Pavese kaj Elio Vittorini, kaj en kies universitato longtempe profesiis Giorgio Canuto, iama prezidanto de UEA.

Post la dua mondmilito Torino estis celo de multnombraj suditalaj enmigrintoj, allogitaj de la grandaj fabrikoj, kio donis al la urbo ŝancon malfermiĝi, akcepti kaj helpi al bezonantaj eksteruloj. Tiurilate, aparte grava estis la aŭtomobila fabriko FIAT, kie deĵoris Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, dank’ al kiuj la fabriko eldonis kelkajn broŝurojn kaj mallongajn filmetojn en Esperanto, por diskonigi la urbon kaj la novajn aŭtojn.

Merkredo, Decembro 16, 2020 - 02:43

Abonantoj jam povas elŝuti la januaran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la januara numero:
3 | Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA
6 | Esperanto en universitatoj: La 2-a Kuratora Konkurso por la Esperanto-Muzeo
7 | Kongresa Komuniko 1
8 | Intervjuo: Intervjuo kun Camilla Peruch
9 | Kulturo: Simbolo kaj ĝia sugesta forto
10 | AMO 2020 – de Aŭklando ĝis retlando
12 | Novaĵoj pri la KER-ekzamenoj

Mardo, Decembro 15, 2020 - 16:54


La 15-an de decembro la parolantoj de la internacia lingvo Esperanto festas la Zamenhof-tagon, nome la tagon de Ludoviko Lazaro Zamenhof, deklarita de Unesko 'merita monda personeco' pro la kreado de la internacia lingvo Esperanto kaj pro la disvastigo de la ideoj de paco, interkompreniĝo kaj kunlaboro inter ĉiuj popoloj.

La jaro 2020 estos memorata en la tuta mondo kiel la jaro en kiu la homaro komprenis, ke mondaj defioj, kiel la koronvirusa pandemio postulas komunajn respondojn en konsento kaj kunlaboro. En ĉi tiu jaro la parolantoj de Esperanto ankoraŭ pli firme devas deklari al la mondo siajn valorojn, ke homoj kaj popoloj estas egalaj kaj ke interkompreniĝo, toleremo kaj kunlaboro inter ĉiuj estas eblaj kaj esencaj.

Lundo, Decembro 14, 2020 - 20:38

Mikaelo Bronŝtejn

1. Prefaceto

En 1972 post diplomiĝo mi venis al antikva urbeto Tiĥvin, Leningrada regiono, por ekofici kiel inĝeniero pri elektro en la granda uzino, viviganta la tutan urbon.
Apude (distanco de 200 km laŭ la rusa skalo estas apudeco), apude situis la grandurbo – Leningrado, tie bolis kaj bobelis esperantista vivo en kelkaj kluboj. Estis ĝojiga fakto por mi. La ensemblo “Eterna muziko” prezentis en Esperanto kantaĵojn el la epoko de caro Petro la Granda. En la fama Domo de verkistoj dum la famaj buŝaj almanakoj “Unuafoje en la rusa” estis prezentata ankaŭ Esperanto-poezio. Leningrada Esperanto-teatro, konsistanta el kekaj ĉarmaj kaj talentaj junaj aktoroj, ĉiujare, aŭ eĉ dufoje en unu jaro ĝojigis la publikon pli-malpli amasan per novaj teatraĵoj “Hamleto”, “Gabrovaj ŝercoj”, Ĉehov… Kaj ĉefe – okazadis regulaj kunvenoj de esperantistoj en la loko ege impona, en la Kavalira halo de la Palaco de amikaj ligoj kun eksterlando, kiun la esperantistoj ricevis dank’ al klopodoj de eminenta esperantisto kaj urbano estimata de lokaj oficialuloj - Simeono Podkaminer. Malgraŭ la “ferkurtena” epoko eĉ la tiama prezidanto de UEA, Humphrey Tonkin bonŝancis viziti Leningradon por semajnfino kaj sukcese prelegi por konsiderinde amasa esperantista publiko.
Krom la regiona ĉefurbo signoj de E-vivo estis troveblaj apud la finna landlimo, en Viborg, kie pli-malpli aktive funkciis esperantista grupeto. Unuopuloj, posedantaj la lingvon, loĝis ankaŭ en kelkaj aliaj urbetoj de la regiono; fojfoje ili partoprenis en la leningradaj eventoj.

Dimanĉo, Decembro 13, 2020 - 22:55

La unua vicprezidanto de UEA Fernando Maia Jr. estis elektita kiel la Esperantisto de la Jaro.

Foto de Anna Striganova

Ĵaŭdo, Decembro 10, 2020 - 19:53

Hodiaŭ, la Nobelpremion pri literaturo ricevas la usona poetino Louise Glück (https://eo.wikipedia.org/wiki/Louise_Gl%C3%BCck). Bedaŭrinde ne ekzistas Esperanto-tradukoj de ŝiaj verkoj. La libroservo de UEA tamen ofertas librojn de pluraj iamaj premiitoj:

Andrić, La Ponto super Drino (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9635);
Beckett, Lulkanto (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4168);
Brodskij, De nenie kun amo (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6543);
Camus, La fremdulo (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4590);
Faulkner, Du noveloj (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=944);
Grass, Egaligo de ŝarĝoj (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7161);
Grass, La lada tambureto (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6372);
Hamsun, Victoria (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=2496);
Hemingway, La Neĝoj de Kilimanĝaro (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=6704);
Hemingway, La oldulo kaj la maro (https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=5222);

Lundo, Decembro 7, 2020 - 21:04


[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Antaŭ precize cent jaroj, la 9-an de decembro 1920, dek unu membraj ŝtatoj de la Ligo de Nacioj prezentis projekton de rezolucio al ties Asembleo. La projekto atentigis pri la bezono de praktika solvo al la lingvaj obstakloj kiuj malhelpis la diversajn naciojn, kaj aludis lastatempajn eksperimentojn pri instruado de Esperanto en lernejoj. Rezulte, oni komisiis raporton de la vica ĝenerala sekretario, Inazo Nitobe, sed, spite la favorajn konkludojn de la raporto, oni fine malakceptis la rezolucion.

La prezento de tiu projekto de rezolucio tamen komencis la ligon inter la Esperanto-movado kaj internaciaj organizoj. Tiu asociiĝo daŭras ĝis hodiaŭ. Ni fieras pri nia historio de subtenado de homaj rajtoj kaj interkompreniĝo kaj nia daŭra apogado de la laboro de Unuiĝintaj Nacioj. Ni antaŭĝuas daŭrigon de tiuj klopodoj en venontaj jaroj.

Paĝoj