Ĵaŭdo, Aprilo 29, 2021 - 20:52

En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.

Merkredo, Aprilo 28, 2021 - 19:02

Hodiaŭ, la 28-an de aprilo 2021, UEA 113-jariĝas. Ni dankas al la miloj da membroj en ĉirkaŭ 130 landoj, kiuj aliĝis kaj donacas al nia Asocio. Ni ĝoju kaj fieru: UEA estas vi! Aliĝi kaj donaci eblas per http://uea.org/alighoj/alighilo. Okaze de la dato UEA bondeziras al ĉiuj esperantistoj en la mondo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, kiuj sincere laboras por la progreso de la homaro kaj la protekto de la naturo: ni plu laboru kune. Feliĉan UEA-tagon al ĉiuj!

Merkredo, Aprilo 28, 2021 - 17:22

www.instigo.be La Fonduso Instigo, sub la aŭspicioj de UEA, helpas teni retajn agadojn, kiel Eventa Servo, Komputeko, Vikipedio kaj esperantigon de programoj kaj retejoj kiel Telegram kaj WordPress. Fariĝu donacanto kaj helpu nin atingi la celon de 2021, 100 EUR semajne, favore al la reta agado por Esperanto. Antaŭdankojn al donacontoj kaj koran dankon al la donacantoj!

Mardo, Aprilo 27, 2021 - 21:37

Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la maja numero:

99 | Malferme | Fake, Science kaj Profesie tra la mondo
100 | Esperanto floras en Orienta Nepalo
101 | Edukado: Finiĝis la 2-a reta elementa Esperanto-kurso en Ĉinio

Mardo, Aprilo 27, 2021 - 00:30

Konsiderante la plej lastatempajn evoluojn kaj prognozojn, la Estraro de UEA decidis kun bedaŭro nuligi la ĉeestan 106-an Universalan Kongreson (UK) en Belfasto. Anstataŭe okazos duafoje la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) dum la tagoj antaŭviditaj por la UK, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio, kaj sub la sama temo: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (http://uea.org/gk/920).

La decidon motivigis la daŭraj problemoj pri la pandemio, kies evoluo estas pli negativa ol atendite. Aldoniĝas la necertecoj pri la tiamaj vojaĝkondiĉoj kaj pri la postulotaj pagendaj testoj aŭ kvaranteno kaj la nesufiĉa progreso de la vakcinado en Eŭropo kaj internacie. Sed ankaŭ kondukis al tio, ke la nord-irlandaj instancoj, pro la pandemio, bezonis okupi la planitan kongresejon. Dum nedifinita periodo la kongresejo estos uzata por vakcini homojn en Belfasto, sen la eblo uzi ĝin por aliaj celoj. La tuta situacio riskas malebligi la partoprenon en la UK por homoj el multaj landoj. Cetere oni deziras protekti la sanon de la partoprenantoj kaj ne endanĝerigi niajn gastigantojn. Tiuj motivoj postulis la nuligon.

Lundo, Aprilo 26, 2021 - 20:41

UEA partnere kun ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), ILEI kaj E@I alvokas vin al verkado en la Esperanta Vikipedio por komune atingi 300 000 artikolojn ĝis julio 2021. Vi povas samtempe ankaŭ partopreni Vikipediajn konkursojn kaj gajni valorajn premiojn. Vizitu la paĝon de la “Kampanjo 300 000” (http://esperanto.wiki/projektoj/vikipedio-300-000) por lerni kiel vi mem partoprenu. Alternative subtenu la Vikipedian agadon per donaco al la Fonduso Instigo-Liberapay (http://www.instigo.be), kunordigita de la komisiito de UEA pri reta agado, Yves Nevelsteen. La! fonduso bezonas atingi la celon de 100 EUR semajne favore al aliaj retaj agadoj. “Kampanjo 300 000” ankaŭ subtenas unu el la projektoj de UEA oficiale agnoskitaj de Unesko por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto, nome tradukado de Unesko-prezentaj Vikipediaj artikoloj al Esperanto.

Vendredo, Aprilo 16, 2021 - 20:03

• Spomenka Štimec

La bibliotekistino Karmen Delač-Petković el Maŝin-ŝipkonstrua Lernejo en Rijeka, la tria plej granda urbo de Kroatio kaj ĉefa haveno de la lando, ĉe la Adria Maro, de jam pli ol 35 jaroj organizas ekspoziciojn por siaj lernantoj en la menciita faka lernejo. En la jaro 2020, farante ekspozicion pri la holokaŭsto, ŝi ligis la temon al Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj lia vivsorto – ja lia tuta familio pereis en la holokaŭsto. La familion Zamenhof ŝi prezentas sur pluraj tabuloj de tiu ekspozicio.

La Esperanto-Societo el Rijeka helpis ke la ekspozicio venu al Zagrebo: la prezidanto Boris Di Costanzo persone transportis la ekspoziciajn tabulojn de inter la du urboj, kaj ekde la 1-a de aprilo 2021 ili estas prezentitaj en la Biblioteko Vjekoslav Majer, en la zagreba urboparto Zapruđe, sub la prizorgo de la bibliotekstino Vesna Radošević, mem esperantistino. La ekspozicio restos en la biblioteko dum la monato aprilo 2021. La biblioteko per la ekspozicio kontribuas al la memoro pri la trarompo de kaptitoj el la koncentrejo Jasenovac la 22-an de aprilo 1945, kiam 600 el 1073 malliberigitoj klopodis fuĝi. Nur 117 el ili sukcesis saviĝi.

Mardo, Aprilo 13, 2021 - 20:03

La 53-a Malferma Tago (MT) de UEA kaj TEJO okazos virtuale partnere kun Vinilkosmo, sabaton la 17-an de aprilo 2021. La programo komenciĝos je la 13:00 UTC (detaloj sube). Se okazos modifoj, la plej ĝisdata programo troviĝos ĉe Eventa Servo: http://eventaservo.org/e/mt53. La evento okazos per Zoom (http://us02web.zoom.us/j/81764929633, pasvorto: la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj) kaj ankaŭ estos elsendata per la jutubkanalo UEAviva. Ĉiuj bonvenas aboni la kanalon.

PROGRAMO (UTC)

13:00 Solena malfermo (Duncan Charters)
13:10 Prezento de Eurokka (Floreal Martorell)
13:15 Lingvoinstruado hodiaŭ / aŭ: Kiel usonaj entreprenistoj disvastigus Esperanton (Duncan Charters)
--- Muzika interludo
14:15 Niaj novaj agoj por disvastigi la idealojn kaj valorojn de Unesko per Esperanto (Trezoro Huang Yinbao)
--- Muzika interludo
15:00 Prezento de la ILEI-Kongreso 2021 kaj de la ILEI-Simpozio (Mireille Grosjean)
--- Muzika interludo

Paĝoj