Lundo, Majo 24, 2021 - 21:04

Abonantoj jam povas elŝuti la junian numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la junia numero:
123 | 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto: la ĉefa esperantista aranĝo de 2021
126 | La ĉina Esperanto-Movado antaŭ la Dua Mondmilito
128 | Klimato kaj Komerco
129 | Oficiala Informilo

Sabato, Majo 22, 2021 - 22:17

Kajto prezentis la kanton Bela Marieto en la festo de disdono de premioj de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2020.
La tekston kaj la melodion komponis Liven Dek. La muzikan aranĝon faris Kajto.

Vendredo, Majo 21, 2021 - 07:04


[ Mesaĝo sendita al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Universala Esperanto-Asocio (UEA) salutas Unuiĝintajn Naciojn kaj Uneskon okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo, la 21-an de majo 2021. La pandemio de KOVIM-19 forte kaj negative efikis sur la kulturan sektoron: aranĝoj nuligitaj, kulturaj organizoj fermitaj, komunumaj kulturaj praktikoj malebligitaj kaj aliaj defioj trafis la loĝantarojn per sociaj, ekonomiaj kaj politikaj damaĝoj ĉie.

En la Konstitucio de Unesko oni legas, ke "[...] reciproka nescio pri la moroj kaj vivoj de aliaj personoj estis ofta kaŭzo, tra la historio de la homaro, de suspekto kaj malfido inter popoloj de la mondo [...]". Fakte, la plejmulto de la konfliktoj ĉirkaŭ la mondo enhavas kulturan dimension. Pro tio, malferma interkultura dialogo necesas por paco, stabileco kaj evoluigo. La kultura diverseco estas gvida forto por evoluigo, ne nur ekonomia sed ankaŭ socia, intelekta, emocia, morala kaj spirita. Kulturo influas ankaŭ niajn rilatojn kun la natura medio. Pro tio, Unesko jam subskribis multajn konvenciojn, deklaraciojn kaj rekomendojn por antaŭenigo de kultura diverseco. Kelkaj disponeblas ankaŭ en Esperanto, kiel ekzemple la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.

Lundo, Majo 17, 2021 - 20:39


Kafumi... gustumi? Cerbumi. Aferumi, esperantumi, simple: umi. La sufikso -UM estas speciala afikso de Esperanto, kiu kontribuas en nia lingvo por la granda esprimkapablo de Esperanto. Pri ĝi, ĵus bakita elektronike, nun disponeblas al la komunumo, tute senpage la libro “Tiu ĉumalofta sufikso -UM”, de Anatolo Gonĉarov, nova literatura frandaĵo pri la uzado de la sufikso, en eldono aŭspiciata de UEA: http://uea.org/l/teko/libroj/UM-Goncharov.pdf. La libro troveblas en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: http://uea.org/teko/libroj.

Sabato, Majo 15, 2021 - 18:55

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo, 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo aŭ eĉ perdo de familianoj.

Ni etendas niajn sentojn de solidareco al ĉiuj familioj kiuj perdis familianojn aŭ kies familia vivo suferas pro la nunaj eksterordinaraj cirkonstancoj.

Merkredo, Majo 12, 2021 - 21:55

• Fernando Maia Jr.
Ruth de Souza estas tre grava figuro de la brazila teatro, kino kaj televido, ne nur pro sia talento, sed ankaŭ pro la signifo de sia kariero por nigraj artistoj en Brazilo: ŝi estis la unua nigra primadono de la lando.

Ruth de Souza naskiĝis la 12-an de majo 1921 en la antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro, unu tagon antaŭ la 33-jariĝo de la "Ora Leĝo", la imperia leĝo, kiu abolis sklavecon en Brazilo la 13-an de majo 1888. Ŝi forpasis je la aĝo de 98 jaroj, la 28-an de julio 2019, kaj en 2021 oni memoras ŝian 100-jariĝon. Inter ili Google. Sed ankaŭ la kampanjo “300 000 artikoloj por Vikipedio”, de UEA, ELiSO, ILEI kaj E@I.

Google

Google Brazilo la 12-an de majo 2021 aperigis kiel tributon al la 100-a naskiĝtago de Ruth de Souza specialan doodle (festilustraĵo) sur sia ĉefpaĝo. La ilustraĵo montras la aktorinon pli juna, vestita en bluo kaj portanta kolringon, situanta antaŭ ruĝaj moviĝantaj kulisoj de scenejo en klasika teatro. Aldone, en la serĉpaĝo de Google, ankaŭ aperas alia versio, ĉe la supera maldesktra angulo: la sama juna aktorino, antaŭ la nomo de la entrepreno, skribita laŭ bruna koloro; malfermita kuliso ornamas la angulon.

Lundo, Majo 10, 2021 - 14:43

Estimataj TEJO-membroj kaj abonantoj de Kontakto,
En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la revuo Kontakto N 2 (2021).
Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).

Vendredo, Majo 7, 2021 - 21:56


La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:

Kara Trezoro Huang Yinbao,

Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.
Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.
Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.
En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.

Ĵaŭdo, Majo 6, 2021 - 11:15


Malfermiĝis hodiaŭ, la 4-an de majo, la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (http://uea.org/gk/920). Provizora programo baldaŭ aperos.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj (IM) de UEA (kaj TEJO), kiuj aliĝas ĝis la 4-a de julio 2021. Frua aliĝo gravas, por ke la organizantoj povu proponi la plej bonajn rimedojn kaj servojn. Post tiu dato, estas antaŭvidata simbola kotizo pro kostoj de traktado de malfruaj aliĝoj.

Por aliĝi al la VK IM-oj de UEA devos unue indiki sian UEA-kodon. Se la sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli ĝin ĉe http://uea.org/via/persone. Se vi aliĝis lastatempe, povas esti ke la sistemo de VK ankoraŭ ne havas la plej ĝisdatan informon de la datumbazo de UEA pri via membreco en 2021. Tiuokaze, bv. sciigi tion al la indikota retadreso dum la aliĝprocezo.

Paĝoj