Novjara mesaĝo al AIS-anoj, decembro 2020

Amri Wandel
Estimataj membroj kaj kunlaborantoj de AIS,

La jaro 2020 restos en ĉies memoro kiel la jaro de la Pandemio, la plej severa en jarcento, sed ankaŭ la plej science sekvata, esplorata kaj espereble – venkata per rekorde rapida evoluigo de novspeca (mRNA) efika vakcino.

Ĉe AIS la koronviruso havis du gravajn efikojn: unue oni nuligis la GEA-IFEF-PEA kongreson, en majo, en kies kadro devus okazi SUS37. Due la 73-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) okazis unuafoje defore, kadre de la Virtuala Kongreso (VK), al kiu aliĝis ĉ. dumil personoj el pli ol 90 landoj. Unuafoje okazis virtualaj ekzamenoj fine de la IKU-AIS kursoj, kaj unufoje la IKU-AIS-libro aperis rete anstataŭ ol papere kaj estis senpage elŝutebla (eblas tamen mendi paperan ekzempleron ĉe la redaktoroj, eldonejo Impeto aŭ mi). Ene de du semajnoj elŝutoj ĝin senprecredenca nombro de pli ol 2500 personoj.

Post la Solena Malfermo de la VK okazis la tradicia IKU-Inaŭguro. Mi prezentis koncizan historion de IKU kaj AIS. Fine mi prezentis la IKU-AIS libron: la kolekto de tekstoj de la IKU-AIS prelegoj, eldonata ĉiujare ekde 1998. Preskaŭ ĉiuj IKU-libroj, inkluzive la ĉi-jara estas haveblaj en la IKU-paĝo de UEA: https://uea.org/teko/IKU/.

Pro la virtualigo necesis redukti ĉion, ankaŭ la AIS-parton. Entute okazis 7 IKU-prelegoj (anstataŭ la kutima nombro de 9), el ili nur du (anstataŭ la kutimaj tri) AIS-kursoj: Alpropriĝo de dua lingvo – ĉu ebla post infanaĝo? de Grant Goodall kaj “La Ora Nombro” de Francois Lo Jacomo. En ambaŭ okazis la AIS-ekzamenoj, unuafoje faritaj defore. Partorenis 21 personoj kiuj publike ricevis la AIS-atestojn dum la Scienca Forumo, okazinta en la lasta tago de la VK.

Unuafoje en la historio de AIS la atestoj ne surhavis la nomon “San Marino”. La kialon mi klarigis en la Scienca Forumo: post 35 jaroj AIS decidis likvidi sian juran personecon en San Marino, kio reflektas la efektivan situacion: la sanmarinaj instancoj jam delonge ne interesiĝas pri AIS. Cetere, jam de pli ol dek jaroj la ĉefa agado de AIS okazas ne en universitatoj sed lige al Esperanto-kunvenoj, ĉu la UK, ĉu aliaj regionaj kunvenoj kiel BET kaj la Itala Kongreso. Ĉiuj VK-programeroj estas videblaj per Jutubo, la sciencaj (IKU-AIS prelegoj, Scienca Kafejo, IKU-inaŭguro, Scienca Forumo) estas flave markitaj en la VK-programtabelo kaj listo en https://mondafest.net/programo/.

Ĉi-jare la Internacia Vintra Universitato (IVU) okazos kadre de la virtuala Luminesk, kiu gastigos la 14-an IVU-sesion 28-30.12.2020. Kvin IVU-prelegojn (kiujn prezentos Anna Striganova, Renardo Fössmeyer kaj mi) eblas vidi en la Luminesk-programo https://www.esperanto.de/eo/enhavo/reta-programo.

La venonta IKU-AIS sesio okazos hibride dum la UK en Belfasto, fine de julio (la limdato por proponoj estas 15.1.2021, ev-e plilongigota ĝis la fino de januaro. Se vi konsideras proponi prelegon bv. kontakti min.

Pro la pandemio ne okazis la konkurso por la plej bonaj sciencaj verkoj (Premio Pirlot). Ĝi espereble reokazos en 2022.

Nova iniciato kiu koncenas ankaŭ AIS estas mia rubriko en la revuo Esperanto, “Fake, Science, Profesie tra la mondo”. Ĝi aperas regule ĉiumonate ekde marto, kaj foje traktas sciencajn novaĵojn, kiel gravitajn ondojn, la malkovron de Fosfino en Venuso, la nobelpremion pri fiziko (2020 por nigraj truoj) kaj pli. La novembra rubriko estis dediĉita por la provoj revivigi ISAE kaj eventuale krei kunlaboron inter ISAE kaj AIS.

Aliaj menciindaj iniciatoj de scienca agado en Esperantujo estis KAEST, kiu okazis virtuale kun pli ol 200 partoprenantoj en oktobro 2020 (vidu raporton en la novembra n-ro de Esperanto), kaj la scienca agado de TEJO, kiu de oktobro okazigas monatajn retajn prisciencajn renkontiĝojn kaj kreas videojn pri junaj E-sciencsitoj kaj sciencemuloj:
https://www.youtube.com/watch?v=0gTpDLuHDwk&feature=youtu.be.

Lastatempe eldoniĝis bela libro de kolegino Vĕra Barandovská-Frank, »Interlingvistiko«, eldonita de la Interlingvistikaj studoj en Posnano. AIS subtenis la eldonadon. Ĝi estas mendebla ĉe AIS por 15 eŭro. Pdf-versio aperos sur la interretaj paĝoj de la Interlingvistikaj studoj.
Ĉar AIS ne plu petas la jarkotizon (0.1 AKU aŭ 6,50 eŭroj), do gravas via libervola subteno. Donackvitancojn laŭ la germana impostleĝo eblas peti al trezoristo@ais-sanmarino.org. Eblas pagi per la UEA-konto de AIS (aisc-j), la Paypal-konto de AIS, kreditkartoj aŭ la AIS-hejmpaĝo http://www.ais-sanmarino.org/.
Mi deziras al ĉiuj feliĉajn kaj sanajn festojn kaj novjaron.