Poŝtkarto kaj Poŝtmarko de Espero: bela memoraĵo de 2020!

Eĉ se la UK-2020 en Montrealo ne okazis pro la pandemio kaj estas movita al 2022, la Montreala LKK eldonis belan kaj inspiran memoraĵon de tiu ĉi jaro: la Poŝtkarton kaj Poŝtmarkon de Espero. Havu la vian kiel donaceton al vi aŭ viaj amikoj por la jarfinaj festoj!

Sur la antaŭo de la poŝtkarto aperas la vortoj “2022: Montrealo atendas vin”, kun la ĉielarko kaj la ĉiellinio de Montrealo. Dorsoflanke troviĝas la inspira citaĵo de Zamenhof: “Nur rekte, kuraĝe kaj neflankiĝante ni iru la vojon celitan!” “Tiu ĉi frazo inspiris, nin, la montrealanojn, kaj espereble inspiros ĉiujn esperantistojn”, diras Ĵenja Amis, la sekretario de la Montreala LKK, kiu dezajnis la poŝtkarton. “Mi aparte ŝatas skribi la nomojn kaj la adresojn de homoj, al kiuj iros la poŝtkarto, sur la ĉielarkaj adreslinioj de la karto”, aldonas Ĵenja. Sur la poŝtkarto (ankaŭ dezajnita de Ĵenja) aperas ĉielarko kaj la fama frazo: “Ĉio iros bone”.

Je decembro 2020, la montrealanoj jam atingis 80% de la celata celo por la kampanjo “2022 por 2022” (laŭ kiu por ĉiu donacanto de 100 eŭroj, la LKK sendos la poŝtkarton kun la subskriboj de la tuta Montreala LKK). La montreala teamo esperas atingi la celon de 2022 ĝis la fino de tiu ĉi jaro. La teamo dankegas al ĉiuj, kiuj jam kontribuis al la kampanjo, kaj invitas ĉiujn aliajn kontribui. Vidu pli pri la kampanjo kaj la eblo aĉeti invidividue ĉie tie: https://esperanto2020.ca/eo/posxtkarto/