Kiel maljunuloj vivos post emeritiĝo? Ni komencu sekvan vivon de nun



AKASI Humiko

Kunveno por aŭskulti karmemorajn melodiojn
La urbo Maĉida situas kvardek kilometorjn okcidente for de la centro de Tokio, Japanio. Dum la evoluo de japana ekonomio multaj laborantoj venis kun familianoj en la urbon Maĉida. Nun tie loĝas kvarcent tridek mil homoj.
Mi prezentos, kiel mi vivas en la kreskanta urbo.
Mi ekloĝis tie antaǔ 53 jaroj sur la monteto, kiu situas trans la parko Serigaja (kun la muzeo pri gravulaĵoj) unu kilometron, nordokcidente for de la stacio Maĉida. En la tempo, kiam mi translokiĝis en Maĉida, oni komencis ekspluati la teron de Maĉida, inkluzive de la kvartalo de mia domo sur la monteto kun sakuroj kaj arbetoj. Homoj ekloĝis iom post iom ĉirkaǔe de mia domo. La loĝantoj fondis ‘Komunumon de loĝantoj’ por vivi kunhelpante en aprilo de 1999.
Nun oni trovas ducent hejmojn kaj kvincent loĝantojn en ĝi. Dum jaroj kelkaj el la unuaj familioj transdonis sian domon al sia filo/filino, aǔ translokiĝis, aǔ forpasis. Poste novaj familioj venis kaj membriĝis al la Komunumo. Intertempe kreskis infanoj, kiujn zorgis edzino, kaj emeritiĝis edzoj. Pro tio loĝantoj havigis al si liberan tempon por ĝui sin mem.
Kelkaj emeritoj en nia komunumo proponis al la loĝantoj, ke komunumo fondu klubon por ebligi al la maljunuloj ĝui sanajn kaj vivplenajn tagojn. Post la interkonsiliĝo oni starigis la klubon, nomatan "Klubo por Aktivontaj Grandaĝuloj". Oni faris regulon, ekzemple loĝantoj espereble pli ol 50 jarojn aĝaj, laǔvole rajtas aliĝi al la klubo persone, kaj la kotizo estas cent jenoj monate. Oni elektis la komitatanojn kaj ili organizis jenajn klubojn.
La komitatanoj organizis diversajn aktivadojn. Inter ili estas distraj
kunvenoj, unutagaj ekskursoj per aǔtobuso, servoj en publikaj lokoj kaj konsolaj vizitoj al maljunulejoj. La komitatanoj de la Klubo ankaǔ eldonas novaĵleteron kun anoncoj kaj raportoj pri okazaĵoj en la klubo. Mi tre fieras pri ĝia enhavo kaj eldonado ĉiu-monata. Nun mi tre bedaǔras, ke oni eldonas ĝin unu fojon en ĉiu dua monato.

Kuirado por kristnaska/jarfina bankedo

Listo de kluboj

• ĝenerala kunsido en aprilo
• tuttaga ekskurso per buso en printempo aǔ aǔtuno
• festo por ĝui plenan lunon en aǔtuno (sinjoroj kuiras ĉefan manĝon, kolokasian sukon)
• kristnaska kaj jarfina bankedo en decembro (sinjorinoj kuiras frandaĵojn)

La servado por socia aktivado (laǔvole)

• purigo de la kunvenejo kun ĉirkaǔa loko du fojojn monate
• festo por supermaljunuloj unu fojon jare
• koruso du fojojn monate. La grupo prezentas kantojn en la ŝintoa sanktejo kaj en maljunulejo

Por ĝui pli bonan ĉiutagan vivon

• trinkado de japana teo en la unua lundo ĉiumonate
• karaokeo en la kvara sabato ĉiumonate
• babilado kaj aǔskultado kun la klarigo pri karmemoraj melodioj
• recitado de japana aŭ ĉina poemo du fojojn monate
• goludo tri fojojn monate
• piedvojaĝo unu fojon monate
• spektadoj de filmo kaj artaĵo kvar fojojn jare
• aǔsklutado de Rakugo
(amuziga rakontado tradicia en Japanio) unu fojon jare

Por konservi sanon

• jogo, ĉina gimnastiko, radiogimnastiko

Tiuj, kiuj havas kompetentecon pri ĉiu kunveno, volonte utiligas sian altan scion por la aliaj membroj. Kaj la administraj aferoj de la kunsidoj glate iras kun la penado de la organizantoj kaj kunlaboro de la partoprenantoj.
Hodiaǔ, la komunumo de la loĝantoj renkontiĝas kun problemo de pli maljuniĝo, aǔ malsaniĝo, eĉ forpasoj kaj translokiĝoj de la membroj dum dudek jaroj. Nun estas la tempo diskuti, ĉu ni povos daǔrigi la agadon de la Klubo de la loĝantoj.

Tiun ĉi artikolon mi skribis kadre de 30-jariĝfesto de mia rondo, “Esperanto-Klubo de Maĉida” en Tokio, Japanio, kiu naskiĝis en la 10-a de junio 1990.