![]() Merkredo, Marto 17, 2021 - 17:35
La libro havas 230 paĝojn kaj kostas en Svislando 36 CHF. La aŭtoroj estas sube prezentitaj. Ĝi entenas multajn bildojn, pentraĵojn, fotojn kaj manuskriptojn; ĝi entenas antologion, indekson, kaj abundajn fontindikojn. La libro estas mendebla en librovendejoj kaj per Amazon. La libro estas dulingva: en Esperanto kaj la franca. La tradukojn faris Mireille Grosjean. Surbaze de ankoraŭ ne konataj dokumentoj la verko provas prezenti la vivon de Hector Hodler tra liaj pensoj kaj agadoj, de la junaĝaj lernejaj jaroj al la starigo de humanaj agadoj dum la unua mondmilito. Tiu eseo metas la junulon en la kuntekston, kie naskiĝis liaj unuaj ideoj, esploras profunde la demandon pri Esperanto, speciale en la rilato kun lia patro Ferdinand Hodler, aktualigas la sciojn pri la fondo de UEA kaj alportas novan lumon pri lia agado favore al la militkaptitoj. |
![]() Dimanĉo, Marto 14, 2021 - 00:30
En la lastaj jaroj UEA devis multe adapti siajn financojn al la mondaj evoluoj. Plej ofte oni aŭdas pri malkresko de enspezoj, ekzemple pro librovendoj aŭ pro la malalta rento ĉe investo kaj bankokontoj. Sed foje la adaptiĝoj de la Asocio sukcesas ankaŭ kreskigi la enspezojn. Tiel okazis pri la Ĝenerala Kaso, tiu esenca parto de la Spezokonto, kiu akceptas donacojn sub 3 700 EUR, kiuj ne havas alian pli specialan celon ol subteni la Asocion. Historie, ĝis 2017, la Ĝenerala Kaso registris modestan jaran enspezon de kelkaj miloj da eŭroj. En la lastaj jaroj tamen tiu jara sumo forte kreskis, kun nova rekordo ĉiujare: en 2018, 12 535 EUR, kaj en 2019, 14 855 EUR. En la pasinta, pandemia jaro, la Ĝenerala Kaso ricevis la rimarkindan sumon de 30 097 EUR, pli ol duoble tiun ricevitan en 2019. Tiun novan rekordon la Asocio ŝuldas al la iniciato Alianco 365; Societo Zamenhof; al diversaj klopodoj de la Ĝenerala Direktoro, Estraro kaj kunlaborantoj; al la Monda Festivalo de Esperanto kaj la Virtuala Kongreso; kaj kompreneble al siaj multaj membroj, kiuj malavare donacis al la Asocio, inter ili membroj de la Komitato de UEA. |
![]() Sabato, Marto 6, 2021 - 21:07
Okaze de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK), UEAviva – la kanalo de UEA ĉe YouTube – elsendos la 13-an de marto je 15h00 UTC la panelon “KOVIM-19, kiel ĝi ŝanĝis nin?”. Dum la panelo la esperantistoj kaj sciencistoj José Antonio Vergara, Margaret Zaleski-Zamenhof kaj Amri Wandel diskutos pri la pandemio kaj ĝia influo en nia tutmonda socio, de la scienca kaj persona vidpunkto. Nicola Ruggiero, sekretario de INK, prezentos la konkurson, ĝian prezidanton François Lorrain kaj ĝiajn ĵurianojn, kaj respondos al la demandoj de la spektantoj. Paulo Sergio Viana legos novelon, kiu havas la pandemion kiel temon. Chelsea Moses kaj Marisol Soriano partoprenos la panelon kiel esperantistoj, kiuj lernis la lingvon dum la lasta jaro pro la socia izoliĝo. Oni povos spekti la panelon per UEAviva (https://youtu.be/j4Y-Yjpb0p0) aŭ rekte per Zoom (https://us02web.zoom.us/j/82400415623; pasvorto: "la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj"). |
![]() Vendredo, Marto 5, 2021 - 23:15
|
![]() Lundo, Marto 1, 2021 - 17:44
La enhavlisto de la marta numero: |
![]() Dimanĉo, Februaro 28, 2021 - 17:32
Benczik kunlaboris kun multaj periodaĵoj en Esperanto per recenzoj, eseoj, tradukoj, speciale por Norda Prismo, kiu aperadis de 1955 ĝis 1975. De 1977 ĝis 1990 li redaktis la kulturan gazeton en Esperanto Hungara Vivo. Li estis redaktoro de multaj gravaj eldonaĵoj, kiel Libro de Romanoj (1979), Studoj pri la Esperanta Literaturo (1980), Hungara Antologio (1983) kaj aliaj. |
![]() Sabato, Februaro 27, 2021 - 21:58
Feri Floro kantas "Bruneta haŭto" (Piel Canela). La aŭtoro de la kanto estas Bobby Capó, kaj la tradukon faris Liven Dek. |
![]() Dimanĉo, Februaro 21, 2021 - 22:16
|
![]() Sabato, Februaro 20, 2021 - 16:27
|