Kompoŝto farita en kartono



Torii Fusako

Kartona kompoŝtujo

Nun diversaj rubaĵoj multiĝas tra la mondo. Do, en la urbo Maĉida, Japanio, kie mi loĝas, la loka registaro delonge okazigas projekton malmultigi rubojn: plastan, paperan kaj tiel plu. Unu el ruboj estas kuireja rubo el hejmo. La loka registaro kelkajn fojojn jare alvokas al la civitanoj, ke ili kunlaboru kun ĝi en la projekto. Responde al ĝi mi aliĝis al la projekto lastjare.
La organizanto gvidas uzmanieron de kompoŝtujo farita el kartono. Aliĝintoj senpage ricevas de la urbo ondokartonan skatolon kaj bazajn materialojn, nome, eretojn de ligno, bambuo kaj rizobranon.
Laǔ la gvido de la organizanto mi enmetas kuirejajn rubojn (nemanĝeblaĵojn, manĝorestaĵojn de legomoj) en la kompoŝtujon kun la bazaj materialoj por fermentigi. Mi dispecigas erojn de legomoj por plirapidigi fermentadon uzante elektran tranĉilon malnovan. Mi lasas ĝin dum tri monatoj, por ke la kuireja rubo fariĝu kompoŝto. Ĝi fariĝos pli bonkvalita post pli ol unu monato. Poste mi metas ĝin en flor- kaj legombedon de plasta kesto aǔ en ĝardenon kiel sterkaĵon.

Legomoj faritaj per kompoŝto en kartono
Dum la laboro mi sciis, kiel fari bonkvalitan kompoŝton el kuireja rubo. La fermentado bone kaj vigle iras, se la temperaturo de kompoŝtujo normale atingas apenaǔ 40 gradojn celsie (malofte 50 gradojn). Rimarkinte la temperaturon je 50 gradoj en la kompoŝtujo, mi enmetas kuirejan rubon en ĝin kun la sama ĝojo, kvazaŭ mi donus manĝaĵon al mia dorlotbesto. Kiam mi rimarkas malaltan temperaturon en la kompoŝtujo, mi aldonas iom da akvo, oleo aǔ elmetas rubon al sunradio. Mi tiel klopodas por fari bonkvalitan kompoŝton.
Fine mi uzas duonon de maturiĝinta kompoŝto por fari sekvontan kompoŝton. Vidante bonkvalitan kompoŝton kaj miksante ĝin kun tero, mi ĝojas pri ideo, kiujn florojn mi plantu ĉi-jare.
Tiun ĉi artikolon mi skribis kadre de 30-jariĝfesto de mia rondo, “Esperanto-Klubo de Maĉida” en Tokio, Japanio, kiu naskiĝis la 10-an de junio 1990.