Mardo, Novembro 10, 2020 - 18:22
Tuj sekvos du gravaj kunsidoj pri tiu esenca temo. La unua estas virtuala kunsido organizita de la Landa Asocio de UEA, la Norvega Esperanto-Ligo, kiu montras novajn signojn pri aktiveco. La dua estas la prokrastita Seminario pri Aktivula Maturigo, okazonta en Pollando, sed ankaŭ grandparte virtuala. Ambaŭ aranĝoj teknike prizorgataj per Zoom de la Landa Asocio en Irano (kontakto: s-ro Ahmad Mamduhi). Jen la informoj pri ambaŭ: Norvegio: Renovigo de la skandinava komunumoDato: 21a de novembro (sabato) |
Dimanĉo, Novembro 8, 2020 - 21:02
Miguel Fernández deklamas en esperanto, kun bildoj kaj muziko, la poemon "Fontanoj de Granado" (Las fuentes de Granada) de Francisco Villaespesa. |
Vendredo, Novembro 6, 2020 - 17:40
La Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) estas branĉo de UEA, fondita en 1952 de Ivo Lapenna, kaj respondeca pri scienca esplorado pri la fenomeno Esperanto, ĝia movado kaj komunumo, kaj ĝia videbligo en sciencaj kaj intelektulaj rondoj ekster la movado. En aŭgusto 2020 Humphrey Tonkin, la direktoro de CED dum pli ol kvar jardekoj, transdonis sian gvidan postenon al Mark Fettes. Kunlaborantoj jam de multaj jaroj, la du universitataj profesoroj kaj eksprezidantoj de UEA interkonsentis pri la elprovo de nova organiza formo por tiu plej longdaŭra esplora centro de la Esperanto-movado. CED nun konsistas el Konsilantaro, kiun nomumas la Estraro de UEA. En ĉi tiu momento, tiu Konsilantaro konsistas el jenaj homoj: Xavi Alcalde, Irene Caligaris, Renato Corsetti, Mark Fettes, Guilherme Moreira Fians, Michele Gazzola, Federico Gobbo, Kimura Goro, Alessandra Madella, Mélanie Maradan, A Giridhar Rao, Orlando E. Raola, Ida Stria, Angela Tellier, Humphrey Tonkin kaj Bernhard Tuider. |
Ĵaŭdo, Novembro 5, 2020 - 14:43
esfconnected.org informas pri la laboro, servoj, atingoj, ktp de ESF, kiel publika vizaĝo de la fonduso al la klera ekstera mondo. Artikoloj estos verkitaj de la estraro,subtenantoj, la konsilantaro, organizantoj de simpozioj, kaj apartaj invititoj. |
Merkredo, Novembro 4, 2020 - 16:52
Aperis la nova numero de la revuo "Turka Stelo". |
Mardo, Novembro 3, 2020 - 17:48
|
Lundo, Novembro 2, 2020 - 14:18
|
Dimanĉo, Novembro 1, 2020 - 14:03
• Bert de Wit De la 1a ĝis la 8a de aŭgusto okazis la Virtuala Kongreso de Esperanto. Entute 1852 personoj aliĝis laŭ la listo de partoprenantoj! PLUS-PUNKTOJ • Partoprenanto povas manĝi, trinki, k.t.p. dum la programo okazas en interreto. Oni povas facile kombini sian propran tagprogramon kun tiu de la kongreso. |
Sabato, Oktobro 31, 2020 - 15:51
• Mirejo Grosjean el Kotonuo, parto de mesaĝo al potencialaj kandidatoj |