Sabato, Julio 10, 2021 - 22:41


• La Redakcio
Aperis la kvina numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Merkredo, Julio 7, 2021 - 00:10


• La Redakcio
Aperis la kvara numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Mardo, Julio 6, 2021 - 00:51

Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj Angla, Ĉina, Portugala, Rusa, Romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo. La deklaro kredeble utilos al la disvastigo de kaj informado pri Esperanto. Ĝuste pro tio UEA intencas lanĉi kampanjon por konvinki Uneskon deklari la 26-an de julio kiel la “Internacian Tagon de Esperanto”.

Por sukcesigi la kampanjon ni devas unue konvinki Membrajn Ŝtatojn (kies instancoj kutime estas Unesko-komisionoj/oficejoj en la landoj) iniciati la proponon al Unesko; persvadi kiel eble plej multajn Membrajn Ŝtatojn esprimi sian apogon en la voĉdonado. Dum la enketa kaj prepara tempo, en kiu UEA rekte rilatis kun asocioj kaj aktivuloj, 26 landaj asocioj aŭ aktivuloj (en Angolo, Aŭstralio, Benino, Brazilo, Bulgario, Burundo, Ĉinio, Danio, DR Kongo, Germanio, Irano, Hispanio, Kroatio, Litovio, Nederlando, Nepalo, Pollando, Portugalio, Rusio, Senegalo, Slovakio, Sud-Afiko, Taĝikio, Tansanio, Venezuelo kaj Vjetnamio) anoncis sian partoprenon en la kampanjo. El ili tri asocioj jam sendis proponajn dokumentojn al la instanco kaj aliaj du asocioj jam kontaktis sian nacian Unesko-Komisionon.

Lundo, Julio 5, 2021 - 14:57


Denove en 2021, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto, ni okazigas virtuale la kongresan bankedon. Ni kune festu tiun ĉi universalan homan bezonon (manĝi) kiu mirinde provizas la eblecon plenumi paralele alian nepran bezonon de la homoj: la bezono je interhoma kontakto (kunmanĝi). UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon “Kunmanĝado tra la Mondo”, okazonta merkrede, la 21-an de julio, 2021, 15:00-17:00 UTC.

La partoprenontoj montros al la cetera mondo kiel ili festas per manĝado de tipe lokaj aŭ festenaj pladoj en hejma etoso kaj ankaŭ kiel la manĝaĵoj estis preparitaj. La tutmondeco de la partoprenantaro en la Virtuala Kongreso donos la ŝancon sperti plej diversajn manĝaĵojn kaj manĝokutimojn. Ankaŭ ĉar en diversaj mondopartoj estos malsama horo, kelkaj matenmanĝos dum aliaj vespermanĝos kaj tio estas tute konvene, ĉar la tuta virtuala bankedo estos pli bunta kaj interesa.

Dimanĉo, Julio 4, 2021 - 14:50


https://vk.esperanto.net Lastaj tagoj! Ĉi-semajnfine estas la lasta periodo por aliĝi senpage al la 2-a VK kiel individua membro de UEA. Ne maltrafu: aliĝu nun! https://vk.esperanto.net Kaj diskonigu al viaj samideanoj!

Sabato, Julio 3, 2021 - 20:31


Kiel parto de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) denove okazos Oratora Konkurso por la junularo. Al la 2-a VK eblas aliĝi senpage kiel individua membro de UEA ĝis la 4-a de julio: http://vk.esperanto.net.

La Oratora Konkurso okazos laŭ du sesioj:

• funela sesio (malferma al ĉiuj partoprenantoj): ĝi okazos vendredon, la 16-an de julio, 13:00-17:00 UTC.
• finala sesio: la ĝis kvin plej elstaraj konkursantoj revenos sur la virtualan scenejon la 21-an de julio, merkredon, kadre de la 2-a VK, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC, por decidigi pri la ĝis tri premiotoj.

Vendredo, Julio 2, 2021 - 11:11

La Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, kun riĉa instrua kaj distra programo. Ĉi-jare SES okazas virtuale, de la 2-a ĝis la 11-a de julio, sub aŭspicio de UEA: http://ses.ikso.net. La malfermo okazos la 2-an de julio, je la 17:30 UTC, kun partopreno de la prezidanto de UEA, Duncan Charters. Ankoraŭ eblas aliĝi: http://ses.ikso.net/2021/eo/aliĝilo.

SES estas organizata de E@I ekde 2007. La aranĝo celas ĉiujn, kiuj volas eklerni aŭ plibonigi sian Esperanto-scion, lingve kaj kulture. Ĝi daŭras 8 tagojn. La fizikaj eldonoj enhavas ankaŭ ekskursojn kaj kunmanĝadojn, krom ĉeestajn koncertojn kaj artan programon. En 2022 ĝi estas planata por okazi fizike en Ĉeĥio.

La kursoj por 2021 estos pri instruado de la lingvo Esperanto, kun la instruistoj Marion Quenut (Francio, A2), Arina Osipova (Rusio, B1), Szabolcs Szilva (Hungario, B2), Tim Morley (Britio, B2) kaj Palma Csiszár (Hungario, denaska Esperanto-parolanto, C1).

Ĵaŭdo, Julio 1, 2021 - 18:58

Antaŭ 100 jaroj (la 4-an de julio) mortis Antoni Grabowski (n. 1857). Okaze de la centjariĝo de lia morto, dum la tuta julio la libroservo de UEA ofertas lian epokfaran tradukon Sinjoro Tadeo kun sesona rabato sendepende de kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=2956

Merkredo, Junio 30, 2021 - 21:33


• La Redakcio
Aperis la tria numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Paĝoj