Virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj kadre de la Semajno de Internacia Amikeco


Solidaru kun Afriko – aliĝu al ret-renkontiĝo: okazos virtuala renkontiĝo de afrikaj esperantistoj kadre de la Semajno de Internacia Amikeco sabate, la 27-an de februaro 2021. La renkontiĝo disvolviĝos inter la 11-a kaj 14 horoj per ZOOM (laŭ UTC). Oni ion scios pli pri afrikaj esperantistoj, movado en unuopaj landoj, perspektivoj de la enkontinenta movado. Estos ludoj, spektaĵoj kaj ankaŭ babiladoj pri la festata temo. La programo oni finkonstruas. UEA bonvenigas kontribuproponon de ĉiuj, kiuj ŝatus ion ajn prezenti dum la renkontiĝo. Ĉiuj estas invitataj amikumi kun Afriko! La aliĝo estas senpaga kaj partopreno al la aranĝo estas malfermita ankaŭ al esperantistoj de aliaj mondpartoj. Bonvolu diskonigi la informon al viaj klubanoj, landanoj kaj instigi ilin noti la daton, por kunfesti kun Afriko en senlima etoso la Semajnon de la Internacia Amikeco.
La informoj pri la aliro kaj aliĝilo estas alireblaj en Eventa Servo de UEA. Laŭ rekomendo de Yves Nevelsteen, komisiito deUEA pri reta agado, la alirinformoj aperas tie, kie ili povas esti aktualigebaj en kazoj de modifoj: https://eventaservo.org/e/afriko21