Lundo, Majo 17, 2021 - 20:39


Kafumi... gustumi? Cerbumi. Aferumi, esperantumi, simple: umi. La sufikso -UM estas speciala afikso de Esperanto, kiu kontribuas en nia lingvo por la granda esprimkapablo de Esperanto. Pri ĝi, ĵus bakita elektronike, nun disponeblas al la komunumo, tute senpage la libro “Tiu ĉumalofta sufikso -UM”, de Anatolo Gonĉarov, nova literatura frandaĵo pri la uzado de la sufikso, en eldono aŭspiciata de UEA: http://uea.org/l/teko/libroj/UM-Goncharov.pdf. La libro troveblas en la sekcio Teko de la retejo de UEA, kune kun aliaj senpage elŝuteblaj libroj: http://uea.org/teko/libroj.

Sabato, Majo 15, 2021 - 18:55

[ Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj paperaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon! ]

Universala Esperanto-Asocio salutas Unuiĝintajn Naciojn okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15-an de majo, 2021. La pandemio de KOVIM-19 metis familiojn kaj familiajn strukturojn en centran lokon dum periodo kiam en multaj landoj persona fizika kontakto estas malhelpata, la klerigado de infanoj estas interrompita, laborkondiĉoj estas renversitaj kaj tro multaj familioj suferas pro malsaniĝo aŭ eĉ perdo de familianoj.

Ni etendas niajn sentojn de solidareco al ĉiuj familioj kiuj perdis familianojn aŭ kies familia vivo suferas pro la nunaj eksterordinaraj cirkonstancoj.

Merkredo, Majo 12, 2021 - 21:55

Fernando Maia Jr.
Ruth de Souza estas tre grava figuro de la brazila teatro, kino kaj televido, ne nur pro sia talento, sed ankaŭ pro la signifo de sia kariero por nigraj artistoj en Brazilo: ŝi estis la unua nigra primadono de la lando.

Ruth de Souza naskiĝis la 12-an de majo 1921 en la antaŭurbo de Rio-de-Ĵanejro, unu tagon antaŭ la 33-jariĝo de la "Ora Leĝo", la imperia leĝo, kiu abolis sklavecon en Brazilo la 13-an de majo 1888. Ŝi forpasis je la aĝo de 98 jaroj, la 28-an de julio 2019, kaj en 2021 oni memoras ŝian 100-jariĝon. Inter ili Google. Sed ankaŭ la kampanjo “300 000 artikoloj por Vikipedio”, de UEA, ELiSO, ILEI kaj E@I.

Google

Google Brazilo la 12-an de majo 2021 aperigis kiel tributon al la 100-a naskiĝtago de Ruth de Souza specialan doodle (festilustraĵo) sur sia ĉefpaĝo. La ilustraĵo montras la aktorinon pli juna, vestita en bluo kaj portanta kolringon, situanta antaŭ ruĝaj moviĝantaj kulisoj de scenejo en klasika teatro. Aldone, en la serĉpaĝo de Google, ankaŭ aperas alia versio, ĉe la supera maldesktra angulo: la sama juna aktorino, antaŭ la nomo de la entrepreno, skribita laŭ bruna koloro; malfermita kuliso ornamas la angulon.

Lundo, Majo 10, 2021 - 14:43

Estimataj TEJO-membroj kaj abonantoj de Kontakto,
En la retejo UEA.ORG jam estas elŝutebla la PDF-versio de la revuo Kontakto N 2 (2021).
Por elŝuti la numeron bonvolu viziti retpaĝon https://uea.org/revuoj (unuafojaj venantoj bezonas registriĝi).

Vendredo, Majo 7, 2021 - 21:56


La 3-an de majo, demandite de la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro Huang Yinbao, la respondeculo ĉe Unesko pri la enketo “Futuroj de Edukado”, S-ino S. Magalage, respondis jene, kopie al la komisiito de UEA pri Konsciigo, Renato Corsetti, mem la iniciatinto kaj tradukinto de la enketo en Esperanton:

Kara Trezoro Huang Yinbao,

Dankon pro via mesaĝo. La 1-minuta enketo Futuroj de Edukado restos uzebla ankoraŭ dum du monatoj. Ni estas tre ĝojaj informi vin, ke ĝis nun [je la 11-a horo matene la 3-an de majo] al la Esperanto-lingva versio de la enketo respondis 5 686 personoj.
Surbaze de tiuj respondoj, via komunumo konsideras, ke la ĉefaj tri defioj estas: 1) Klimata ŝanĝiĝo; 2) Ekonomiaj malegalecoj; 3) Armila konflikto/milito.
Rigarde al la tri celoj de edukado [klerigado], oni elektis: 1) Homajn rajtojn; 2) Pacon; 3) Daŭripovon.
En tiu ĉi momento 52% de la respondintoj estas viroj, 43% virinoj (certa kvanto el la enketitoj preferis ne informi pri la seksa aparteno). Aparte interesa estas la fakto, ke la junularo (inter la aĝo de 15-30 jaroj) provizis nin per 42% de la respondoj: estas bonege, ke danke al vi ni eksciis multe pli pri la junularaj vidpunktoj rilate tiujn gravajn demandojn. Ni ĝojus ricevi pliajn respondojn de via komunumo.

Ĵaŭdo, Majo 6, 2021 - 11:15


Malfermiĝis hodiaŭ, la 4-an de majo, la aliĝilo al la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK): vk.esperanto.net. La 2-a VK okazos dum la tagoj antaŭviditaj por la nuligita 106-a Universala Kongreso, nome de la 17-a ĝis la 24-a de julio. Ĝi havas la saman kongresan temon: “Paco kaj konfido: universalaj valoroj” (http://uea.org/gk/920). Provizora programo baldaŭ aperos.

La aliĝo al la VK estas senpaga por Individuaj Membroj (IM) de UEA (kaj TEJO), kiuj aliĝas ĝis la 4-a de julio 2021. Frua aliĝo gravas, por ke la organizantoj povu proponi la plej bonajn rimedojn kaj servojn. Post tiu dato, estas antaŭvidata simbola kotizo pro kostoj de traktado de malfruaj aliĝoj.

Por aliĝi al la VK IM-oj de UEA devos unue indiki sian UEA-kodon. Se la sistemo ne rekonas la kodon, vi povas kontroli ĝin ĉe http://uea.org/via/persone. Se vi aliĝis lastatempe, povas esti ke la sistemo de VK ankoraŭ ne havas la plej ĝisdatan informon de la datumbazo de UEA pri via membreco en 2021. Tiuokaze, bv. sciigi tion al la indikota retadreso dum la aliĝprocezo.

Ĵaŭdo, Aprilo 29, 2021 - 20:52

En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.

Merkredo, Aprilo 28, 2021 - 19:02


Hodiaŭ, la 28-an de aprilo 2021, UEA 113-jariĝas. Ni dankas al la miloj da membroj en ĉirkaŭ 130 landoj, kiuj aliĝis kaj donacas al nia Asocio. Ni ĝoju kaj fieru: UEA estas vi! Aliĝi kaj donaci eblas per http://uea.org/alighoj/alighilo. Okaze de la dato UEA bondeziras al ĉiuj esperantistoj en la mondo kaj al ĉiuj homoj de bona volo, kiuj sincere laboras por la progreso de la homaro kaj la protekto de la naturo: ni plu laboru kune. Feliĉan UEA-tagon al ĉiuj!

Merkredo, Aprilo 28, 2021 - 17:22


www.instigo.be La Fonduso Instigo, sub la aŭspicioj de UEA, helpas teni retajn agadojn, kiel Eventa Servo, Komputeko, Vikipedio kaj esperantigon de programoj kaj retejoj kiel Telegram kaj WordPress. Fariĝu donacanto kaj helpu nin atingi la celon de 2021, 100 EUR semajne, favore al la reta agado por Esperanto. Antaŭdankojn al donacontoj kaj koran dankon al la donacantoj!

Paĝoj