Gazetara Komuniko 973. Invito al ILEI-simpozio


UEA kore invitas ĉiujn partopreni la virtualan simpozion de ILEI “Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj estonteco” (http://ilei.info/konferenco/2021/Simpozia-programo-2021-08-03.pdf)

La simpozio okazos per Zoom la 12-an (09h00 - 19h00 UTC) kaj 13-an (12h00 - 18h00 UTC) de aŭgusto enkadre de ILEI-kongreso VEKI-2. Deko da profesoroj kaj fakuloj el universitatoj de Afriko, Eŭropo, Azio kaj Ameriko prelegos kaj diskutos pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj interlingvisiko en universitatoj kaj pri perspektivoj de virtuala Esperanto-universitato. Okazos podiaj diskutoj por pliprofundigo de la traktataj demandoj.

ILEI-kongresaj aliĝintoj atingos la virtualan simpoziejon tra la kongresa retpaĝo (http://ilei.esperantujo.io/veki2021/kongresejo). Por ne-aliĝintoj la simpozio estos vive elsendata per la jutuba kanalo de UEA, UEAviva:

por la 12a de aŭg. je la 9a UTC: http://youtu.be/uojXgLrDwho
por la 13a de aŭg. je la 12a UTC: http://youtu.be/zGNWveksPsA

La spektantoj povos tie komenti kaj demandi. La plej interesaj komentoj kaj demandoj estos perataj en la simpoziejon.
El la Gazetaraj Komunikoj