Ĵaŭdo, Oktobro 21, 2021 - 23:51

Abonantoj jam povas elŝuti la novembran numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: https://uea.org/revuoj

La enhavlisto de la novembra numero:
219 | Esperantista lingvisto en Barato ricevas ŝtatan premion
220 | ILEI: Premio Maŭro La Torre
220 | AMO: AMO ĉiam rigardas antaŭen

Ĵaŭdo, Oktobro 21, 2021 - 16:24


La 24-an de oktobro 2021, ni festas 76 jarojn de Unuiĝintaj Nacioj, la plej ampleksa internacia organizo, la plej ambicia elpaŝo por internacia diplomatio kaj nuntempe la plej grava institucio por trovi kaj antaŭenigi tutmondajn solvojn por tutmondaj problemoj.

La nuntempaj defioj, ekde klimatŝanĝiĝo ĝis genra malegaleco, ekde malpaco ĝis malsato, ekde deviga migrado ĝis maljusta diskriminacio, ekde KOVIM-19 ĝis malsanaj vivkondiĉoj, ekde misinformado ĝis malriĉeco, montras, ke la mondo bezonas multe pli da multflankismo kaj kunlaborado. Kaj por tio ni devas konstrui la UN-on kiun la popoloj de la mondo bezonas.

Merkredo, Oktobro 20, 2021 - 21:20


La 20-an de oktrobro 2021 Hans Warren 100-jariĝus: Hans Warren (1921-2001) estis nederlanda aŭtoro. En 1989 aperis en Esperanto lia "Ŝtono de Helpo", ĉe Esperanto-Kultura Servo, Hago, laŭ traduko de unu el niaj majstroj, Gerrit Berveling. Disponeblas en la Libroservo de UEA: https://katalogo.uea.org. Malkovru trezorojn! Bonvenu viziti kaj aĉeti en nia Libroservo.

Ŝtono de Helpo: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=3632

Hans Warren (Vikipedio): https://eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Warren

Dimanĉo, Oktobro 17, 2021 - 23:00


Ĝis la 31-a de oktobro 2021 esperantistoj verkas pri Ameriko por la Esperantaj Vikivojaĝo kaj Vikipedio. Krom kontribui por kvalita enhavo en Esperanto, oni povos gajni valorajn premiojn! Tio okazas kadre de la konkurso “Amerika monato” en Vikivojaĝo kaj en Vikipedio, de la organizaĵo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo) kunlabore kun la Amerika Komisiono de UEA kaj la LKK de Montrealo. Partoprenontoj devas legi la regulojn kaj listigi siajn kontribuojn en la konkursa paĝo.

La Esperanta Vikipedio ĝuas jam preskaŭ 2 jardekojn da atento de la interreta Esperanto-komunumo, ne nur per legado de la vasta gamo de artikoloj, sed ankaŭ per aktiva verkado. Tion substrekas la atingo, en julio 2021, de la “kilometroŝtono” de 300 000 artikoloj - kion instigis ankaŭ la kampanjo “Vikipedio 300 000”, iniciatita de UEA, la vikipedia konkurso pri “Unesko” en julio kaj la “Afrika monato” kunlabore kun la Afrika Komisiono de UEA en majo.

Sabato, Oktobro 16, 2021 - 18:01

Ĉi infana kanto, estas parto de spektaklo nomata "Cuestión de pelotas" prezentita en la festivalo "OFF LICEU" en Barcelono.

Ĝi rilatas al centoj da miloj da infanoj ekspluatataj en diversaj partoj de la mondo.

Vendredo, Oktobro 15, 2021 - 23:07

La Komitato pri Ne-Registaraj Organizoj (NRO) en sia Regulara Kunveno de 2021, laŭ kunsidoj okazintaj inter la 17-a kaj 27-a de majo kaj en la 7-a de junio 2021, decidis rekomendi al la Ekonomia kaj Socia Konsilio (EKOSOK) de Unuiĝintaj Nacioj Specialan Konsultan Statuson por Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), la junulara sekcio de UEA. La rekomendo estis finaprobita de EKOSOK en kunsido okazinta inter la 21-a kaj 22-a de julio 2021 kaj oficiale informita al TEJO en septembro. La statuso formaligas la rilatojn de NRO-oj kun UN kaj ebligas al ili rekte reprezentiĝi ĉe eventoj kaj kunsidoj de UN al kiuj NRO-oj estas invititaj. Ĝis tiam TEJO kaj junaj esperantistoj povis tion atingi nur pere de UEA.

Mardo, Oktobro 12, 2021 - 18:26

La teksto, verkita de Antonio Valén, ricevis la unuan premion en la branĉo "Kantoteksto" de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021. La melodion komponis Liven Dek. Antero Ávila faris la harmonizon kaj la orkestradon.

Lundo, Oktobro 11, 2021 - 13:06


Pretas la 44-a numero de la revuo Esperanto en Afriko. Ĝi legeblas aŭ elŝuteblas ĉe https://drive.google.com/file/d/1ILxlPyvinnc7Xn28WRRXjiad8sPmBmS7/view

La enhavolisto de tiu nova numero konsistas el:

p.1 Enkonduko
p.1 Nova distingo por Elysée Byelongo
p.2 La Espero, Esperanto-forcejo en Burundo
p.3 Nova Esperanto-Klubo en Shanje, DR Kongo
p.4 Reveno de Esperanto en Zimbabvo
p.5 Afrikaj virinoj elpaŝas publike
p.5 Alvoko pri projektokreado
p.6 Senegalo invitas vin jarfine 2022
p.7 Internacia Semajno de amikeco kaj Afriko
p.7 Premioj al gelernantoj de Instituto Zamenhof (IZo)
p.8 Karitate en Goma
p.8 Forpaso de Théophile Mayoma

Sabato, Oktobro 9, 2021 - 22:05


• La Redakcio
Aperis la dudek tria numero de La Kolombo de Paco. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo!

Elŝutu senpage

Paĝoj