Kristo Redemptoro verde lumigota la 15-an de decembro 2024 – kaj vi povas donaci por tio! Komuniko 1194
La statuo Kristo Redemptoro, 38 metrojn alta, verŝajne estas la plej rekonata brazila monumento. Elektita unu el la novaj 7 Mirindaĵoj de la Mondo en la kampanjo de 2007 de la Fondaĵo “New 7 Wonders” (N7W), ĝi situas en la urbo Rio-de-Ĵanejro (aŭ Rio), sur la monto Korkovado, 710 metrojn alta, pro kies pozicio ĝi videblas de la tuta urbo kaj eĉ de aliaj urboj, kiel la najbara urbo Niterojo. La venontan 15-an de decembro, okaze de la Zamenhof-Tago, la Kristo estos verde lumigita kiel parto de informa agado por Esperanto – kaj vi povas donaci por tio!
La lumigo okazos danke al aktivuloj de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj Niteroja Esperanto-Klubo, el kiuj aparte menciindas Walter Fontes, iniciatinto de la ideo. Fontes loĝas en Niterojo – de kies hejmo la Kristo videblas. Li estas estrarano de AERĴ, kiu ĉi-jare estis distingita de UEA per Diplomo pri Elstara Agado.
Pri tiu okazo nepras mencii la aŭspicion de la Ĉefepiskopo de Rio, lia Kardinala Moŝto Orani Tempesta, kaj la entuziasman subtenon de la respondeculo pri la Sanktejo Kristo Redemptoro, Pastro Omar Raposo. Pro ili, kiuj plene aliĝas al la kompreno, ke Esperanto estas lingvo por kunfratigi la popolojn, tiu agado fariĝis ebla kaj la plej granda parto de la kostoj por ion tian realigi estis nuligita. Iliaj teamoj ankaŭ laboris por oficiale informi Vatikanon pri la agado.
Laŭ la planoj la lumigo okazos ekde la 20-a horo. La sanktejo, kiu estas la plej vizitata loko de Brazilo (kun averaĝe 6 000 homoj tage aŭ 2 milionoj jare), estos fermita por la okazo. Ĉeestos publiko de ĉ. 60 homoj invitataj de AERĴ. Inter la invititoj estas Fernando Maia Jr., Vicprezidanto de UEA, kaj Marco Americo Lucchesi, verkisto, profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, eksprezidanto de Brazila Beletristika Akademio, nuntempa prezidanto de Brazila Nacia Biblioteko kaj membro de la Honora Patrona Komitato de UEA. Invitataj estas ankaŭ politikistoj kaj ĵurnalistoj, krom reprezentantoj de Brazila Esperanto-Ligo (la landa asocio de UEA de kiu AERĴ estas federita asocio) kaj aliaj organizoj. La ceremonio ekos per bonveniga parolado de Pastro Raposo kiel gvidanto de la sanktejo, kion sekvos paroladoj de reprezentantoj, artaj intervenoj kaj prelego pri la rilatoj inter Esperanto kaj diversaj religioj kaj la ekumenaj valoroj en la verko de Zamenhof. Esperanto-flago 4-metra staros malantaŭ la muntota scenejo.
AERĴ bezonas subtenon por realigi profesian registron de la okazo, kun fotografado kaj filmado, inkluzive aeran. Tiu tuta servo kostos 650 EUR. Se vi volas subteni tiun gravan informagadon, kiu povas malfermi novan atingon por Esperanto en Rio, donacoj estas bonvenaj al la Fondaĵo Harry por Informado (https://uea.org/alighoj/donacoj/informado). Donacintoj estos agnoskitaj en la Oficiala Informilo de la revuo Esperanto.
La 15-a de decembro jam estas parto de la oficialaj kalendaroj de pluraj urboj kaj subŝtatoj en Brazilo, inkluzive de Rio-de-Ĵanejro (subŝtata leĝo n-ro 9230/2021 kaj urba leĝo n-ro 7340/2022), kiel Tago de Esperanto.