|
Lundo, Aprilo 25, 2022 - 19:30
|
|
Ĵaŭdo, Aprilo 21, 2022 - 20:59
|
|
Merkredo, Aprilo 20, 2022 - 19:59
|
|
Lundo, Aprilo 18, 2022 - 21:17
|
|
Sabato, Aprilo 16, 2022 - 17:58
|
|
Dimanĉo, Aprilo 3, 2022 - 18:37
|
|
Ĵaŭdo, Marto 31, 2022 - 19:08
Fine de 2021 UEA anoncis la enkondukon de nova organiza strukturo por siaj ekzamenoj laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER-ekzamenoj). Inter la novaĵoj estis la lanĉo de la nivelo C2, la eblo ankaŭ rete trapasi ekzamenon, la redukto de la ekzamenkotizoj kaj la ektraktoj kun la Akademio de Esperanto (AdE) por agnosko kaj funkciigo de la KER-ekzamensistemo de UEA (inkluzive de la reta ekzameniĝo): http://uea.org/gk/1001. Post debatoj pri la temo, la 25-an de marto 2022 la 45 akademianoj per granda plimulto aprobis la oficialigon de tiucela partnereco inter UEA kaj AdE. Tio signifas, ke la C2-nivela KER-ekzameno, organizata la unuan fojon dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Montrealo (6-13 aŭgusto) jam havos la agnoskon de la Akademio. Aliĝoj al la UK, kun rabato ĝis la 31-a de marto, eblas ĉe http://uea.org/kongresoj/alighilo. |
|
Vendredo, Marto 18, 2022 - 22:23
La federacia registaro de Kanado anoncis la 17-an de marto la finon de la devigo prezenti negativan KOVIM-teston por plene vakcinitaj vojaĝantoj al la lando ekde la 1-a de aprilo. Tio estas tre bonvena novaĵo por la Universala Kongreso en Montrealo, ĉar tio signifas, ke la plene vakcinitaj vojaĝantoj ne devos fari la testadon en iliaj hejmlandoj, antaŭ alveno Kanade, nek fari KOVIM-teston Kanade - kiel estis antaŭe. Hazarde elektitaj homoj tamen devos trapasi PCR-teston je la alveno, sed ne devos izoliĝi dum ili atendos la rezultojn. “Simple alvenu, plenvakcinita, en bona sano kaj bona humoro, por ĝui la plej grandan Esperantan eventon de la jaro en 3D (3 dimensioj)!”, diras Ĵenja Amis, sekretario de la LKK por Montrealo. Pli frue, ankaŭ la registaro de Kebekio anoncis serion de mildigoj rilataj al KOVIM-reguloj. Ekde la 12-a de marto 2022 la registaro de Kebekio ne plu devigas limigojn por sociaj eventoj: ne plu estas limigoj rilate al la kvanto de personoj, kiuj povas ĉeesti kune en la sama ejo. Kaj vakcin-pruviloj ne plu estas bezonataj por partopreni kongresojn aŭ viziti aliajn lokojn – ekzemple restoraciojn, koncertejojn, kinejojn, teatrojn, ktp. Krome, ekde la 28-a de februaro, oni ne plu estas devigata labori dehejme kaj ankaŭ la neceso porti la maskon fariĝas malpli strikta – la sola loko, kie oni devos ankoraŭ porti la maskojn, estos la publika transporto. |
|
Merkredo, Marto 16, 2022 - 19:23
|
Abonantoj jam povas elŝuti la majan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 

Aperis la Dua Bulteno de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, Kanado. Vi povas elŝuti ĝin en le retejo de UEA:
Antaŭ 50 jaroj (la 14an de aprilo) mortis Yasunari Kawabata (n. 1899), japana Nobel-premiito pri literaturo. Okaze de la 50-jariĝo de lia morto ni ofertas lian majstroverkon Neĝa lando (
Abonantoj jam povas elŝuti la aprilan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: