La internacia Esperanta literatura konkurso “Hristo Gorov”

Georgi Mihalkov – prezidanto de la ĵurio

En 2020 Bulgara Esperanto-Asocio sepan fojon organizis la Internacian Esperantan Literaturan Konkurson “Hristo Gorov”. La konkurso estas tradicia kaj en ĝi partoprenas Esperantaj aŭtoroj el diversaj landoj. La nomo de la konkurso estas “Hristo Gorov” - je la nomo de unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj.
Hristo Gorov naskiĝis la 18-an de julio 1908 en vilaĝo Brodi, en norda Makedonio, nun en Greklando. Dum la milito inter la balkanaj landoj en 1913 vilaĝo Brodi estis bruligita kaj la familio de Hristo Gorov fuĝis al Bulgario.
Jam kiel junulo Hristo Gorov ellernis Esperanton. Dum 1929 li komencis aperigi siajn verkojn en Esperanto, en Esperanto-Praktiko kaj en aliaj Esperantaj revuoj kaj ĵurnaloj. Gorov estis unu el la aktivaj kunlaborantoj de Bulgara Esperantisto. En 1931 li estis invitita partopreni en la fondo de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantistaj Verkistoj (IAREV), kies prezidanto estis la fama germana verkisto Ludvik Renn.
En 1932 Hristo Gorov aliĝis al Internacio de Proletaj Esperantistoj (IPE) kaj kunlaboris al Internaciisto kaj Sur Posteno. En Nova Epoko aperis liaj poemoj Post la fronto kaj Fabelo pri rivero. Eldonejo EKRELO eldonis lian novelaron Ĉe abismo.
Post la Dua Mondmilito Hristo Gorov daŭrigis sian Esperantan verkistan agadon. Liaj artikoloj, poemoj, noveloj kaj tradukoj aperis en Bulgara Esperantisto, Paco kaj en multaj aliaj Esperantaj revuoj kaj ĵurnaloj. Li verkis ne nur en Esperanto, sed en bulgara lingvo kaj li aperigis plurajn bulgarlingvajn librojn: romanojn kaj novelarojn. Dum multaj jaroj Hristo Gorov estis prezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio.
Ĉijare en la literatura konkurso partoprenis Esperantaj verkistoj el Brazilo, Francio, Irano, Kongo, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Turkio, Germanio, Rumanio, Italio, Britio, Tanzanio, Armenio, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Nov Zelando, Bulgario. Ili sendis 16 rakontojn kaj 8 eseojn.
La Internacia Esperanta Literatura Konkurso “Hristo Gorov” elokvente montras, ke la originala Esperanto-literaturo estas tre grava por la Internacia Lingvo. La geesperantistoj el la tuta mondo ne nur ŝatas la literaturon, sed multaj el ili kreas valorajn Esperantajn verkojn.