Gazetara Komuniko de UEA n-ro 909. Interkultura Novelo-Konkurso (INK), de Akademio Literatura de Esperanto, sub aŭspicio de UEA

Dum la solena fermo, envere la Printempa Inaŭguro de la Monda Festivalo de Esperanto, okazis la lanĉo de Interkultura Novelo-konkurso (INK). Konceptita laŭ iniciato de kanadaj esperantistoj, la LKK de la Universala Kongreso en Montrealo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK), INK estas organizata de Akademio Literatura de Esperanto (ALE) kaj aǔspiciata de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun subteno de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj. La konkurso celas instigi aktualan novelan kreadon de aŭtoroj el divers! aj kultur oj pri la temo “KOVIM-19: Kiel ĝi ŝanĝis nin” - sama temo, malsamaj vidpunktoj, malsamaj historioj.

La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la montreala LKK antaŭ la Virtuala Kongreso. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE per http://akademio-literatura.org/ink aŭ mallonge.net/INK.

La teksto-proponoj devas havi maksimume 12 000 karaktrojn (proksimume 6 paĝoj). Ne estas minimuma longeco. Aŭtoroj povas sendi proponojn ĝis la 20-a de junio 2021 (sama tago, kiu markis la inaŭguron de MondaFest’ 2020) per specifa sendo-formularo de la konkurso, trovebla ĉe ALE: akademio-literatura.org/ink/sendoformularo. Proponoj devas nepre esti en Esperanto, neniam antaŭe publikigitaj, tamen ne nepre originale verkitaj en Esperanto: tradukaĵoj el aliaj lingvoj bonvenas, kio faras el INK interesan ilon por informi pri Esperanto al neesperantistaj verkistoj.

Interkultura ĵurio taksos la novelojn. La gajnintoj estos anoncitaj dum la 107-a Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Montrealo, en 2022. La 1-a, 2-a kaj 3-a premioj estos respektive 500, 300 kaj 200 eŭroj. La prezenton de la konkurso dum la Printempa Inaŭguro, kiu kalkulis je speciala interveno de D-ro José Antonio Vergara el Ĉilio, oni povas re-spekti ĉi tie: http://youtu.be/8g1w_xEdZVU?t=6661.

El la Gazetaraj Komunikoj