Rezultoj de la internacia Esperanta literatura konkurso “Hristo Gorov”

Georgi Mihalkov – prezidanto de la ĵurio

En 2020 Bulgara Esperanto-Asocio sepan fojon organizis la Internacian Esperantan Literaturan Konkurson “Hristo Gorov - Hrima”. La konkurso estas tradicia kaj en ĝi partoprenas Esperantaj aŭtoroj el diversaj landoj.
Ĉijare en la literatura konkurso partoprenis Esperantaj verkistoj el Brazilo, Francio, Irano, Kongo, Rusio, Litovio, Ĉeĥio, Turkio, Germanio, Rumanio, Italio, Britio, Tanzanio, Tajvano, Armenio, Pollando, Slovakio, Ukrainio, Nov Zelando, Bulgario. Ili sendis 17 rakontojn kaj 8 eseojn.

Organizanto de la konkurso estas Maja Gorova, vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, filino de Hristo Gorov.
Anoj de la ĵurio estas: Georgi Mihalkov – Bulgario, Laure Patas d’Illiers – Francio kaj Venelin Mitev – Bulgario

Premioj:
Por originala rakonto en Esperanto:

Unua premio: Ke vi povu vivi en interesaj tempoj - Massimo Acciai Baggiani - Italio
Dua premio: Opera kantisto - Georgi Marinov Mihajlov- Bulgario
Tria premio: Ni ne frotu la vitron! - William Graig - Nov-Zelando

Por originala eseo en Esperanto
Unua premio: Ĉu la interna ideo de Esperanto ŝanĝiĝas dum la 21 a jarcento - Paulo S. Viana – Brazilo
Dua premio: En defendo de la naturo - Stanislaw Polanowski - Pollando
Tria premio: Esperanto kaj Naturo - Tatjana Auderskaja

La gajnintoj ricevas valorajn premiojn.
La Internacia Esperanta Literatura Konkurso “Hristo Gorov - Hrima” elokvente montras, ke la originala Esperanto-literaturo estas tre grava por la Internacia Lingvo. La geesperantistoj el la tuta mondo ne nur ŝatas la literaturon, sed multaj el ili kreas valorajn Esperantajn verkojn.