La sonlibro “Vi estas mia heroo”
UEA lanĉis la sonlibron “Vi estas mia heroo” (https://youtu.be/piFWPLjglCg) kiel tre speciala kaj kortuŝa okazaĵo de #mondafest2020! Ĝi aperis la 3-an de julio kiel simbola omaĝo al la 49-a Internacia Infana Kongreseto, planita por okazi en Montrealo kaj nuligita pro la pandemio. Ankaŭ ĝi estas la unua en serio de sonlibroj, kiujn UEA preparas en kunlaboro kun Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) por diskonigo de literaturo en Esperanto al blinduloj.
Volontule voĉlegis la rakonton Elsa Torres (el la fama videokurso Pasporto al la tuta mondo). Voĉlegis la prezenton la Estrarano de UEA pri Kongresoj kaj Kulturo, Orlando Raola. Kunordigis kaj muntis la sonlibron Estrarano de TEJO, Luis Obando, kunlabore kun la 1-a Vicprezidanto de UEA, Fernando Maia Jr.
La libro taŭgas por geknaboj aĝaj inter 6 kaj 11 jaroj, kiuj devas ĝui la legadon akompane de gepatroj, prizorgantoj aŭ instruistoj. Ĝi estas originala projekto de la Konsulta Teamo de Inter-Agenteja Komitato pri Mensa Sano kaj Psikologia Subteno-Konsila Grupo en Kriza Situacio (IASC MHPSS RG), ligita al UN. Ĝi disponeblas en pli ol 50 lingvoj en la retejo de IASC. La versio en Esperanto aperis kunlabore kun Unesko kaj la 2-a Vicprezidanto de UEA, Trezoro, tradukita de la volontula tradukteamo de UEA, finreviziita de la rusa esperantisto Andrej Peĉënkin kaj fineldonita de Ĉina Esperanto-Ligo. La sonlibron produktis UEA.
Se vi volas helpi tiun agadon de UEA, vi povas donaci al Fondaĵo Canuto aŭ la la Blindula Kaso de UEA. Ni uzos vian donacon por membrigi blindajn esperantistojn en la Asocio kaj por produkti pli da materialo: https://uea.org/alighoj/donacoj/canuto kaj https://uea.org/alighoj/donacoj/blind.