Kanada Virtuala Kinejo: jam 18 filmoj kaj du intervjuoj por la Esperanto-komunumo


Foto: "La sabla kastelo", Oskar-premiita filmo de Co Hoedeman.

“Oni povas diri, ke la filmarto estas la kanada nacia arto”, diras Ĵenja Amis, la sekretario de la montreala LKK (105-a kaj 107-a UK-oj). Montrealo planis por la Esperanto-komunumo riĉan filman programon, kiu devus okazi en la 105-a UK en 2020, nuligita pro la pandemio. Tio tamen ne mahelpis la brilon de la kanada arto por Esperantujo, kaj kun plezuro la montreala LKK ofertis la Monda Festivalo de Esperanto la Kanadan Virtualan Kinejon (KVK)! Temas pri aro da mallongaj filmoj (multaj el ili animaciaj) de la Nacia Filmoficejo de Kanado (NFO), reprezentantaj diversajn aspektojn de la kanada kulturo. La traktataj temoj inkluzivas pacon, indiĝenajn popolojn kaj animaciajn teknikojn. “Per la Kanada Virtuala Kinejo ni volis aldoni plian aspekton – la artan aspekton – en la traktado de la kongresa temo de 2020: “Dialogo kaj Interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo”, kiu faris la temo de MondaFest’ 2020.

La KVK ja pioniris en la Festivalo. La 19-an de junio, eĉ antaŭ la Somera Inaŭguro de MondaFest’ la 20-an de junio, okazis la antaŭfestivala malfermo de la virtuala kinejo per aperigo de la la filmo “Nigra Animo”, de Martine Chartrand, omaĝe al la Junideka Festo. Kaj post la Somera Inaŭguro la kinejo plu estis la protagonisto de la unuaj tagoj de la Festivalo, kun proponoj pri filmoj por la 21-a de junio (Kanada Tago de Indiĝenaj Popoloj), la 24-a de junio (Kebekia Nacia Tago) kaj la 1-a de julio (Tago de Kanado). Tion raportis la reta Revuo Esperanto: https://revuoesperanto.org/kinejo. Nun en la KVK jam troviĝas 18 filmoj kaj 2 historiaj intervjuoj kun kanadaj filmartistoj.


Foto: “Najbaroj”, de Norman McLaren.

En la KVK la publiko povas trovi filmojn pri milito kaj paco, interkompreniĝo kaj homaj rajtoj. Oni devas aparte atenti la faman kontraŭmilitan filmon “Najbaroj” de Norman McLaren – Oskar-gajnintan filmon de mondfama skot-kanada animaciisto, kiu… parolis Esperanton! . Nepre legu pri tio en la intervjuo ankaŭ en la Kanada Virtuala Kinejo.


Foto: Balado de Crowfoot, de Willie Dunn (KVK por la Tago de la Indiĝenaj Popoloj, la 9-an de aŭgusto).

Per la Kanada Virtuala Kinejo la LKK de Montrealo strebis substreki gravajn tagojn: ne nur la Kanadan Tagon de Indiĝenaj Popoloj (21-a de junio), la Kebekian Nacian Feston (la 24-a de junio) kaj la Tagon de Kanado (1-a de julio), sed ankaŭ diversajn datojn de MondaFest’ kiel la Internacian Tagon de Indiĝenaj Popoloj kaj la Tagon de Ameriko. Tiu enhavo haveblas pere de la retejo de la LKK pri la 105-a UK: https://esperanto2020.ca/eo/kanada-virtuala-kinejo/. Ili promesis al la Festivalo 22 filmojn, kiel simbolo de rezisto kaj espero pro la nova defio post 2020: la okazigo de la 107-a UK en Montrealo.

Espero kaj kreemo ja estas la marko de tiu brava LKK. Kiel ankaŭ raportis la reta revuo, kun la celo riĉigi la programon en 2022, lanĉiĝis la kampanjo “2022 por 2022”, kiu celas simbole akiri 2022 eŭrojn por Montrealo 2022, pere de la speciala “Poŝtkarto de Espero” kaj la limigita eldono de la poŝtmarko “Ĉio iros bone”. Jam pli ol duono de la celo estis atingita ekde la komenco de la Festivalo kaj bonvenas aliĝi al la kampanjo.

La marko de Kanado ja trairos la tutan MondaFest’. Krom ĉiutaga partopreno en la Virtuala Kongreso, ankoraŭ estos specialaj kontribuoj en pluraj tagoj de la Festivalo, kaj granda novaĵo estos je la Printempa Inaŭguro la 20-an de septembro, la lasta oficiala tago de MondaFest’ 2020, la lanĉo de INK, la Internacia Novela Konkurso, sub la temo “KOVIM-19: kiel ĝi ŝanĝis nin”. Temas pri verka maratono iniciatita de kanada esperantisto kun la apogo de la montreala LKK kaj UEA. Danke al tiu iniciato la kreemo de nia tre diversa internacia komunumo povos esprimi sin kaj eĉ lasi memorindajn literaturajn spurojn por la estonteco. La gajnontoj rekompenciĝos per monaj premioj anoncotaj en Montrealo en 2022. Detalojn pri tio legantoj baldaŭ trovos en la Festivala Kuriero kaj… en nia reta revuo!