Pro la 70-jariĝo de la deklaro de Schuman la Libroservo de UEA proponas specialan majan oferton. Brilu ĉiu lingvo samrajte!


SPECIALA OFERTO! Pro la 70-jariĝo, la 9-an de majo 2020, de la deklaro de Robert Schuman, tiama franca ministro, kiu kondukis al tio, kio nun estas Eŭropa Unio, la Libroservo de UEA proponas:

Dum la tuta monato majo aĉetu "Brilu ĉiu lingvo samrajte!" kun sesona rabato sendepende de kvanto!
https://katalogo.uea.org/?inf=6534

Temas pri eseo aperinta okaze de la Eŭropa Jaro de Lingvoj, jam tradukita en almenaŭ ok lingvojn. Bonan legadon!