Artikolo ĉe tagĵurnalo “Corriere della Sera” pri la UK en Torino


Ĉu vi volas komenci 2021 per ĝojiga novaĵo? La turisma oficejo de la urbo Torino, kiu gastigos nian Universalan Kongreson en 2023, verkis gazetaran komunikon por disanonci la eventon. Ilia celdato ja estis la 1-a de januaro, sed unu tagĵurnalo volis ĝin havi kiel ekskluzivan novaĵon. Tial jam en la 30-a de decembro aperis artikolo ĉe tagĵurnalo “Corriere della Sera”, la plej grava ĵurnalo en Italio, en la torina eldono. Danke al malavara kunlaboro de Michela Lipari, ni aldonas tradukon. Ni gratulas la italojn kaj antaŭgratulas pro tio, ke pliaj disanoncoj sekvos.
Corriere della Sera: La Universala Kongreso de Esperanto en Torino en 2023
Gaspardone: “Signo de reaktiviĝo dum kompleksa periodo”. Sed 7 hoteloj el 10 fermatas Kristnaske.
Estos Torino la sidejo de la 108-a monda kongreso de Esperanto, la internacia lingvo ideita de la pola kuracisto Ludwik Zamenhof por faciligi la komunikadon inter la popoloj. La sama idiomo, kiun ingeniero Giorgio Rosa estus volinta por sia Insulo de la Rozoj kiel Netflix instruantas al ni dum tiuj ĉi vesperoj. La evento daŭros unu semajnon, de la 29-a de julio ĝis la 5-a de aŭgusto 2023, kaj venigos al la urbo pli ol 2000 literaturistoj kaj esploristoj, gastigataj en la salonoj de Politekniko. Okazo, al kiu la Torina Turismo, elmetita al malfacila provado pro la pandemio, jam rigardas esperoplene. La evento fakte, laŭtakse, influos finance sur la teritorio ĉirkaŭ 3,5 milionojn da eŭroj. La invito estis prezentita de Michela Lipari, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, kun la subteno de Turismo Torino kaj de la Provinca Convention Bureau. “Ni estas ege kontentaj ke ni sukcesis akiri tiun ĉi rezulton – asertas Marcella Gaspardone, manaĝero de Turismo de Torino kaj Provinco – ĝi estas la frukto de dujara laboro. Signifa atingo, forta signo de reaktiviĝo dum tiel kompleksa periodo. “Decida faktoro por la elekto de nia urbo, la sesmileŭra stimulilo de la programo “Torino por viaj eventoj”: iniciato de torina ATL por altiri kongresojn en la urbon, subtenata de la Torina Komerca Ĉambro. “Ni ĉiam rigardas kun atento al la internaciaj oportunoj, kiuj povas plivalorigi la bildon de la urbo – aldonas Gaspardone – la gastoj de la evento iĝos ambasadoroj de la belaĵoj de la piemonta ĉefurbo, kaj eble ili revenos kun la familioj garantiante duoblan rezulton”. Venko kiu aldoniĝas al la asigno de la ĝenerala asembleo de Epoa, la asocio de la organizantoj de la “European Pride”, laŭprograme okazonta en aŭtuno 2021. Sen forgesi la Tenisajn “ATP Finals”, evento kies valoro estas almenaŭ duonmiliardo de ekonomiaj sekvoj dum 5 jaroj. Sed la laboro ĵus komenciĝis. “Ni estas prilaborantaj pliajn 20 kandidatiĝojn, precipe de scienc-kuracistaj kongresoj. Post kelkaj semajnoj ni oficialigos alian eventon por 2023, kun pli ol mil internaciaj partoprenantoj. Dank’ al akcepteblaj prezoj kaj al ĝia histori-kultura havaĵo Torino ĉiam estas alstrebata celo. Pliaj kongresoj en la venontaj jaroj garantius vivigan limfon ankaŭ al hoteloj, kiuj nuntempe alfrontas tre malfacilan situacion. Laŭ AssoHotel 7 el 10 hoteloj decidis fermi dum la jarfinaj festotagoj, dume en tiuj malfermitaj la klientoj estas malpli ol 10% de la kapacito. “Por la nura jarfina nokto la strukturoj malhavos 700 mil eŭrojn – asertas Giulia Beccaris, prezidanto de AssoHotel – kompare kun 2019 la perdoj sumos je 80%”.