AMO 70 – Varbado de junuloj en Eŭropo

AMO-70 pasos la 29-an de novembro (dimanĉo), je la 14:00 (CET).

Programo:

14:00 (CET): Malfermo: Enkonduko SMG (mi pretigis kaj aktualigos lumbildojn).
14:30 - La kontribuo de la ĵurnalista asocio TEĴA– Alfred Schubert.
15:15 –Diskuto pri la du sesioj kaj formulo de rekomendoj.
15:40 –Loko rezervita por ILEI aŭ aliaj Fakaj Asocioj. Se ne venos kontribuoj – forumo.
16:00 – Du-hora prezento de TEJO: Charlotte Scherping, Klara Ertl, Tomáš Stano.
1. Liveri efikan aktivulan trejnadon – kampo en kiu TEJO havas sperton
2. Diskutigi la nunan staton de nia komunumo kaj la perspektivojn
3. Analizi ĝiajn fortojn kaj malfortojn (FLAM-analizo)
4. Reliefigi la ĉefajn defiojn kaj laborkampojn por la movado.
5. Formuli rekomendojn por konsili la movadon, precipe prialiro al rimedoj.