Gazetara Komuniko 941. IRIS, scienca agado kaj Faka Forumo (4 kaj 11 aprilo)


Kadre de la Internacia Reta Interfaka Simpozio (IRIS) organizata de TEJO inter la 2-a ĝis la 5-a de aprilo 2021 okazas pluraj podiaj diskutoj pri scienca kaj faka agado, kiel anoncite en la marta numero de la revuo Esperanto.

Podia diskuto pri Scienca Agado okazos laŭ inicato de UEA dimanĉon, la 4-an de aprilo, inter 14:00-15:30 UTC. La Zoom-adreso estas https://huji.zoom.us/j/7508982919. La panelanoj estos Amri Wandel, estrarano de UEA pri Faka kaj Scienca agado kaj prezidanto de Akademia Internacia de la Sciencoj (AIS), Orlando Raola, estrarano de UEA pri Kulturo kaj Kongresoj, Wendel Pontes, prezidanto de ISAE, Francesco Maŭrelli, aktivulo de ISAE.

Krome okazos dum IRIS (3-4 aprilo) podiaj diskutoj pri pluraj sciencaj branĉoj: lingvistiko, sociologio, antropologio kaj internaciaj rilatoj, astronomio, Inĝenierarto kaj biologio, matematiko/fiziko, fervojoj. Pliaj detaloj inkl. la tempojn kaj Zoom-ligilojn: http://iris.tejo.org/

La 11-an de aprilo inter 13:30-15:00 UTC UEA okazigos la retan eventon Faka Forumo 2, daŭriga sesio de la sukcesa Faka Forumo(https://www.youtube.com/watch?v=HUu3XFMEW7c), kiu okazis en la Virtuala Kongreso. Fakaj Asocioj, kiuj ŝatus partopreni kaj sin prezenti, anonciĝu ĉe amri@huji.ac.il. La Zoom-adreso estos https://huji.zoom.us/j/7508982919. UEA kaj TEJO bonvenigas ĉiujn interesatojn pri scienco kaj faka agado al ambaŭ eventoj.

El la Gazetaraj Komunikoj