Aktualigo: Nuligo de la funela sesio de la 2-a Virtuala Oratora Konkurso

Kiel parto de la 2-a VK denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.
Kiel parto de la 2-a VK denove okazos Oratora Konkurso por la junularo.La funela sesio, antaŭvidita por la 16-a de julio ne okazos. Kandidatoj venos sur la virtualan scenejon rekte en la 21-a de julio, merkrede, de la 15:00 ĝis la 16:00 UTC.Sekve la aliĝperiodo estas nun iom pli longa. In-teresitoj skribe anoncu sin ĝis la 19-a de julio, al la Ko -misiono de UEA pri Oratora Konkurso pere de la mem-broj Giridhar Rao rao.giridhar@apu.edu.in kaj Leandro Abrahão leandro.brazilo@gmail.com.Legu la plenan alvokon por ekscii pli: https://uea.org/gk/960a1.Kompleta regularo de la konkurso troviĝas en la retejo de UEA. Prepariĝi oni povos i.a. sekvante la kurson de parolarto #forlaflatado senpage ofertata de UEA ĉe https://mallonge.net/fi aŭ rekte en la virtuala kongresejo, la 19-an de julio, lunde, 8h30-10h UTC. Kaj legante la librojn pri retoriko en Esperanto: https://mallonge.net/retoriko. La organizantoj bondeziras al la kuraĝuloj, kiuj partoprenos, kaj esperas, ke tiu ĉi kongresero estos tiel populara kaj amase spektita, kiel estas tradicie kaj pa-
sintjare.