Gazetara Komuniko 962. Alvoko al Kunmanĝado tra la Mondo kadre de la 2-a VK, la 21-an de julio, 2021, 15h-17h UTC
Denove en 2021, kadre de la Virtuala Kongreso de Esperanto, ni okazigas virtuale la kongresan bankedon. Ni kune festu tiun ĉi universalan homan bezonon (manĝi) kiu mirinde provizas la eblecon plenumi paralele alian nepran bezonon de la homoj: la bezono je interhoma kontakto (kunmanĝi). UEA invitas vin ĉiujn partopreni la aranĝon “Kunmanĝado tra la Mondo”, okazonta merkrede, la 21-an de julio, 2021, 15:00-17:00 UTC.