Sanskrito, multmaniere la malo de Esperanto


Sanskrito estas multmaniere la malo de Esperanto. Ĝi estas nek malambigua, nek facile lernebla, senapologie tia. Tial tamen ĝi havas kelkajn ĉarmojn tute male al tiuj de Esperanto. En tiu interesega prelego de la 2-a Virtuala Kongreso (http://vk.esperanto.net) vi ĝuos la prezenton de la lingvo mem kaj ĝiaj belecoj kaj same la komparon kaj kontraston kun Esperanto. Aliĝu nun al la 2-a VK: http://vk.esperanto.net (17-24 julio).

UEA invitas vin partopreni en la kampanjo por konvinki Uneskon deklari la “Internacian Tagon de Esperanto”

Ĉiujare Unesko festas la Tagojn de la lingvoj Angla, Ĉina, Portugala, Rusa, Romaa… Kiam ĝi festos la naskiĝtagon de Esperanto, kiu kiel internacia lingvo multe kontribuis al la mondaj kulturo, paco kaj komunikiĝo de la popoloj, deklarita kiel nacia nemateria kultura heredaĵo de Pollando kaj Kroatio, kaj uzata en Unesko-Kuriero kaj aliaj Unesko-eldonaĵoj? Fakte la vera naskiĝdato de Esperanto, t.e. la 26-a de julio, estas festata de nia komunumo jam 134 jarojn. Mankas tamen oficiala agnosko fare de Unesko. Tio estas delonga revo de multaj esperantistoj tra la mondo.

Paĝoj