Revuo "Juna Amiko"


Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kore dankas ĉiujn pro la atento al nia revuo Juna Amiko!

Oni meritite nomas ĝin “juvelo” de ILEI! Ja la ĉefa celo de la revuo estas disvastigi Esperanton pere de ĉia helpo en ĝia studado. Per facila lingvo, interesaj tekstoj, amuzaj desegnaĵoj Juna amiko celas allogi novajn lernantojn kaj ekzercigi komencintojn.

Jam tra pli ol 45 jaroj Juna amiko amikigas homojn kaj edukas siajn legantojn enkadre de universalaj valoroj. ILEI strebas plu daŭrigi tiun edukadon. Tamen dum lastaj jaroj pro ioma malkresko de abonantoj la revuo spertas problemojn.

Tial la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj alvokas al ĉiuj samideanoj: ni helpu al nia “juvelo” plu prosperi kaj servi por noblaj celoj! ILEI petas disvastigi tiun alvokon kaj laŭeble helpi en varbado de novaj abonantoj. Same ILEI ege bonvenigas ankaŭ eventualajn donacontojn! Ni kredas, ke komunaj penoj nepre helpos konservi kaj plu evoluigi faman poresperantan revuon!