|
Sabato, Oktobro 24, 2020 - 10:30
Tamen, spite al la streboj de UN, la pasintaj sepdek kvin jaroj ne kondukis al proskribo de militoj, nek al mondo kie la homaj rajtoj estas adekvate respektataj, nek al sufiĉa progreso al kreado de daŭripova kaj inkluziva monda ordo. Miskomprenoj kaj komunikaj paneoj restas oftaj; abundas malfido; kaj la mondo restas dividita de raso, religio kaj naciisma maltolero de aliuloj. La mondo estas pli bona pro la ekzisto de UN, sed nesufiĉe pli bona. |
|
Vendredo, Oktobro 23, 2020 - 19:10
Agadraportoj EKO estas ilustritaj komunikoj de la estraro pri la agado, kiujn ĝi kaj partneroj prizorgas nome de la Asocio. Ili aperas laŭjare kun ebloj tuj rigardi ilin aŭ elŝuti ilin en formato PDF. Jen praktike ĉiusemajna raportado, kiu donas unikan historian superrigardon de la epoko. Aldone, en la sama rubriko troviĝas la Asocia Blogo, kiu celas doni kanalon por rekta informado pri la faroj, spertoj kaj vidpunktoj de diversaj UEA-aktivuloj, inkluzive de oficistoj kaj volontuloj en la Centra Oficejo, estraranoj kaj komisiitoj. |
|
Ĵaŭdo, Oktobro 22, 2020 - 18:37
La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon. Proponoj kiuj ne estos elektitaj por la IKU povos tamen esti utiligitaj en aliaj kadroj, kiel Scienca Kafejo. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Akceptita IKU-prelego estos rekompencita per honorario de 260 EUR. Duono de la honorario dependas de ĝustatempa livero de la teksto por la IKU-libro kaj duono – de la fizikaj partopreno en la kongreso kaj okazigo de la prelego. Pliaj detaloj kaj antaŭaj prelegoj kaj resumoj troviĝas en la retejo de IKU: http://uea.org/kongresoj/universitato. |
|
Lundo, Oktobro 19, 2020 - 21:43
• Georgi Mihalkov – prezidanto de la ĵurio Organizanto de la konkurso estas Maja Gorova, vicprezidanto de Bulgara Esperanto-Asocio, filino de Hristo Gorov. Premioj: Unua premio: Ke vi povu vivi en interesaj tempoj - Massimo Acciai Baggiani - Italio Por originala eseo en Esperanto La gajnintoj ricevas valorajn premiojn. |
|
Sabato, Oktobro 17, 2020 - 13:49
|
|
Ĵaŭdo, Oktobro 15, 2020 - 14:38
Joelle Rabu kaj Nico Rhodes de Nanaimo, Brita Kolombio, Kanado, faris la inaŭguran koncerton de la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 1-a de aŭgusto. La koncerto prezentas kvar kantojn: La Vivo Rozas, Himno al Amo, Folioj de Aŭtuno kaj Ĉu Ĉi Foje. Nun eblas ĝin spekti ĉe UEAviva: https://youtu.be/yrJiXnY8Ppw #mondadest2020. |
|
Merkredo, Oktobro 14, 2020 - 21:39
Aperis la dudeka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
|
Dimanĉo, Oktobro 11, 2020 - 07:09
Sara Spanò deklamas la poemon "Dankon" de Julia Sigmond, |
|
Sabato, Oktobro 10, 2020 - 21:02
Pretas la voĉlegita oktobra numero de la revuo Esperanto. |
Mesaĝo sendota al UN. Kun afabla peto republikigi ĝin en viaj lokaj kaj landaj gazetoj kaj aperigi ĝin en viaj aliaj komunikiloj. Dankon!
Al la retpaĝo 



