Gazetara Komuniko 994. “Alivorte”, de Marco Lucchesi: nova libro senpage elŝutebla ĉe UEA

“Alivorte” estas la nova libro de Marco Lucchesi, publikigita elektronike kaj disponigita senpage al la tuta komunumo ĉe UEA.org: uea.org/teko/libroj.

Marco Lucchesi estas plurjara prezidanto de Brazila Beletristika Akademio En 2021 li elektiĝis kiel nova membro de la Honora Patrona Komitato de UEA (uea.org/gk/972). La libron “Alivorte” li decidis aperigi absolute senpage kaj elektronike - kaj donacis ĝin al UEA por distribuo al la komunumo. Ĝin eldonis la brazila eldonejo Dragão.

“Alivorte” estas dulingva: Esperanta kaj portugala. Ĝi enhavas tradukitajn poemojn kaj originalan paroladon. La unua parto, “Dek poemoj”, enhavas poeziaĵojn originale apartenantajn al la libro “Domínios da insônia”, elektitajn kaj tradukitajn de la brazila esperantista verkisto kaj tradukisto Paulo Sérgio Viana, multfoja premiito de la Belartaj Konkursoj de UEA. La poeziaĵoj aperas laŭ la originalo en la portugala kaj siaj tradukoj en Esperanton. La dua parto estas originala parolado de Lucchesi al la 31-a Esperanto-Renkontiĝo de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro, kiu okazis virtuale en la 21-a de majo 2021, okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo . La trian parton, “Fragmentoj de Taglibro” (verkita originale en la portugala, en la fruaj 1990-aj jaroj, apartenanta al la libro “Arena maris”, publikigita en 2021), kaj la kvaran parton, “Filozofio en dek lecionoj” (verkita fine de la 1990-aj jaroj) kaj tradukis kaj verkis Lucchesi.

En la vortoj de Paulo Sérgio Viana “Alivorte” estas “verko konstruita kun nekutima kuraĝo kaj kun la rigardo fiksita al la libereco situanta ie for, staranta ĉe la horizonto. En ĝi sidas poemoj el teksturo minerala kaj gusto petala. Iuj versoj estas nur unuvortaj, disaj, aerecaj kaj aromaj. Aŭdacaj versoj. Aliaj estas versoj mozart-ece muzikaj, kvazaŭ rondelaj, kvazaŭ harpsonaj. Inter tiuj ŝvebantaj poezieroj sin kaŝas io direnda, sed neniam dirata, io sentebla per la koro, sed ne per la oreloj. Sur ĉi tiuj paĝoj sidas ankaŭ ideoj raciaj kaj konsciaj, kaj tamen forte utopiecaj. La aŭtoro ne timas utopion. Male, li scias, ke utopio viciĝas inter la plej bezonataj aferoj en nia malĝoja mondo en la 21-a jarcento. Li celas la plej radikalan utopion, tiun de homo, kiu sin ĵetas en abismon; tiun de donkiĥoto; tiun de saĝa, migranta antikva kavaliro, kiu serĉadas neniam atingotan belon ”.

Laŭ la intenco de la aŭtoro la lanĉo de la libro ankaŭ omaĝas la sepcent jarojn de la morto de Dante Alighieri. Lucchesi estas kuratoro de la ekspozicio “Dante 700 anos: os olhos de Beatriz” (“Dante 700 jarojn: la okuloj de Beatrico”), kiu estis inaŭgurita de la itala ambasadoro en Brazilo, Francesco Azzarello, kadre de la 21-a Semajno de la Itala Lingvo en la Mondo. La ekspozicio viziteblas inter la 19-a de oktobro kaj la 17-a de decembro 2021 en la Nigra Salono de la Nacia Parlamento de Brazilo, en la ĉefurbo Braziljo.

La disponigo de la libro “Alivorte” ĉe UEA.org estas frukto de kunlaboro de Marco Lucchesi kun Brazila Esperanto-Ligo (BEL), Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP) kaj Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ), al kiuj UEA kore dankas nome de la komunumo.

El la Gazetaraj Komunikoj