43-a Esperantologia Konferenco ĉe UEAviva


Ĉe https://YouTube.com/UEAviva! 43-a Esperantologia Konferenco (parto 1): https://youtu.be/JyhjveAPSrI

Guilherme Fians, estrarano en la Centro por Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) de UEA, respondeca pri la okazigo de la Esperantologiaj Konferencoj, kunordigis la 43-an Esperantologian Konferencon, kiu okazis kadre de la 2-a Virtuala Kongreso en julio 2021. Mark Fettes, eks-prezidanto de UEA kaj direktoro de CED, enkondukas la 1-an parton. Poste prezentas SESHIMO Masaja, TIDA Syuntaro kaj Manuela Burghelea. Sekvas demandoj kaj respondoj kaj debato. Bonvenon re-spekti ĝin ĉe UEAviva kaj subteni la laboron de UEA per (re)aliĝo: https://uea.org/alighoj/alighilo