Vendredo, Februaro 4, 2022 - 11:56

"La lasta rozo" estas irlanda kanto, kies Esperanto-version preparis la Internacia Koruso sub gvido de Zdravka Boytcheva. La koruso, kiu estas oficiala elemento de la Universalaj Kongresoj, dediĉis ĝin al la forpasintaj gesamideanoj dum la lastaj jaroj ĉu aŭ ne pro KOVIM-19. Ĝi estis ludita okaze de la fermo de la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto en julio 2021, anstataŭinta la 106-an Universalan Kongreson, kiu okazus en Belfasto, Nord-Irlando.

Ĵaŭdo, Februaro 3, 2022 - 14:17

Okaze de la ĉi-jara Darwin-tago (12a de februaro), ni ofertas dum la tuta februaro la epokfaran La Origino de Specioj kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=8215

Merkredo, Februaro 2, 2022 - 00:58


Jam 400 partoprenontoj aliĝis al la 107-a Universala Kongreso en Montrealo, Kanado! Eksciu pli pri la ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj!

Mardo, Februaro 1, 2022 - 21:06


Okaze de la nova luna jaro UEA bondeziras al ĉiuj homoj en la mondo - esperantistoj, familianoj kaj amikoj - sanon, bonŝancon kaj prosperon aldone al amo, paco kaj espero. En tiu Jaro de la Tigro kiel tigroj ni iru la vojon, fidoplenaj kaj obstinaj pri tio, kion ni komprenas valora por la homaro kaj la planedo. Al ĉiuj feliĉon!

Dimanĉo, Januaro 30, 2022 - 20:37


La 29-a de januaro estas naskiĝtago de Lidia Zamenhof (1904-1942). Plej juna el la tri gefiloj de L. L. Zamenhof, ŝi spertis la du mondmilitojn, la duan kiel fatala viktimo: en ŝia naskiĝtago de 1940 estis murdita de la naziistoj la frato Adamo; en 1942, antaŭ 80 jaroj, ili murdis ŝin, la fratinon Zofia kaj la onklinon Ida. Malgraŭ sufero de neakcepteblaj perfortoj, ŝi neniam malkredis ĝis la morto pri la espero je paca mondo, je justa estonteco por la homaro. Omaĝe al tiu virino, kiun ĉiu esperantisto devus koni, la #LibroservodeUEA rekomendas "Por ke la tagoj de la homaro estu pli lumaj" (429 p., 21 cm): https://katalogo.uea.org/index.php?inf=8214 - ŝia kunigita originala verkaro, kiu estas kiel sentima arda prediko por ke la esperantistoj estu ankaŭ agantoj kontraŭ rasismo kaj ideologioj, kiuj naskas inter homoj malamon kaj malpacon. Ni lernu de Lidia neniam malkuraĝi kaj daŭrigi la revojn de niaj antaŭuloj, inter ili ŝia patro, iniciatinto de Esperanto.

Vendredo, Januaro 28, 2022 - 18:38

Aro tria da grafike prezentitaj ŝercoj.

Ĵaŭdo, Januaro 27, 2022 - 20:47

Petro Palivoda recitas sian poemojn "Muziko de via anim' " kaj Violonisto.

Mardo, Januaro 25, 2022 - 17:03


Okaze de la Monda Tago de la Afrika kaj Afrikdevena Kulturo, la 24-an de januaro 2022, la afrikaj esperantistoj pere de la Afrika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras sian senrezervan subtenon al ĉi tiu tago starigita de Unesko en 2019 kaj al ĝiaj celoj, kiuj estas gravaj kaj por Afriko mem kaj por la mondo, kie vivas konsiderinda kvanto da afrikdevenaj homoj.

La temo de ĉi tiu tago estas grava por la tuta mondo, ĉar ĝi volas substreki la homajn valorojn de la afrika kulturo, kiuj povas pozitive efiki ankaŭ ekster nia kontinento. Ni kiel afrikaj esperantistoj kaj aparte kiel Afrika Komisiono de UEA alte taksas tiun agadon kaj provas disvastigi nian afrikan kulturon al la tuta mondo pere de la internacia lingvo Esperanto, kiu mem estas ilo por egalaj rilatoj inter la popoloj de la mondo por atingi interkonatiĝon kaj pacon.

Lundo, Januaro 24, 2022 - 19:02

La Novjorka Oficejo de UEA informas, ke en la kunteksto de la kreado de la unua Strategia Politika Kadro pri Multilingvismo de la UN-Sekretariato la Oficejo de la Suba Ĝenerala Sekretario, pere de la Departemento pri la Ĝenerala Asembleo kaj Administrado de Konferencoj en Novjorko, de Unuiĝintaj Nacioj, serĉas lingvo-politikan kaj datum-analizan staĝanton (anonco en la angla):

https://careers.un.org/lbw/jobdetail.aspx?id=172108&Lang=en-US

La staĝo estos por la daŭro de du monatoj ekde marto 2022 (dato konfirmota post konsulto kun la elektita kandidato). Pliaj detaloj pri la kondiĉoj kaj kriterioj por elektebleco (inkluzive de bezonataj lingvokapabloj) kaj la antaŭvidataj labormanieroj estas priskribitaj en la supra anonco.

La limdato por kandidatiĝoj estas vendredo la 11-a de februaro 2022.

El la Gazetaraj Komunikoj

Paĝoj