Mardo, Januaro 11, 2022 - 18:34


Ĉe UEA komencas aperi la historiaj numeroj de nia kara Revuo Esperanto. Bonvenon vidi ĉe http://uea.org/revuoj/esperanto

Lundo, Januaro 10, 2022 - 23:38

La Vojo (Jo Haazen, L.L. Zamenhof). Soprano: Ekaterina Krasko, Piano: Tomoko Aikawa.

Vendredo, Januaro 7, 2022 - 23:43

Antonio Valén recitas siajn du poemojn "Floron puran" kaj "Grandurba mateniĝo", por la "Galerio de gepoetoj". La poemoj aperis en la 25a numero de Beletra Almanako (2016).
Tajperaro en la subteksto: "nur sian korpon mi sensas" estu "nur ŝian korpon mi sensas".

Ĵaŭdo, Januaro 6, 2022 - 18:54

"Muziko de via anim' " estas kanto komponita de Antero Ávila surbaze de teksto de Petro Palivoda. Kantas Grinoalda kaj Maria Ávila.

Merkredo, Januaro 5, 2022 - 16:46


Okaze de la nova jaro aĉetu kun sesona rabato la artikolaron de Hector Hodler Novaj vojoj kun sesona rabato sendepende de la mendata kvanto:
https://katalogo.uea.org/?inf=261

Mardo, Januaro 4, 2022 - 20:23


Unueco, espero, amikeco: jen vortoj, kiuj bone difinas la laboron de UEA kaj per kiuj la Asocio sincere bondeziras al ĉiuj homoj. La laboro de UEA baziĝas sur la verko de L. L. Zamenhof, sur la pensoj de Hector Hodler kaj sur la internacia kunlaboro de landaj kaj fakaj asocioj de esperantistoj. UEA estas nenio, krom ĉiuj el siaj membroj, kies kolektivo kapablas kun espero kaj obstino evoluigi la laboron por Esperanto. Kaj al tiu laborado rekte aŭ nerekte ligiĝas ĉiuj esperantistoj en la mondo. En 2022 UEA en unueco daŭre restos la reto, kiu kunligas tiom da espero, kaj la tegmento, kiu gastigas tiom da amikeco, kiel ĉeforganizaĵo de Esperanto en nia planedo! .

Ĉiuj estas kuraĝigataj legi la novjaran mesaĝon, kiun verkis la Prezidanto de UEA, D-ro Duncan Charters, por la januara numero de la revuo Esperanto: http://uea.org/revuoj/esperanto. Ties riĉa enhavo resumas la atingojn de 2021, bonvenigas agadojn por 2022 kaj provokas gravajn kaj utilajn pensojn pri nia afero, ne nur pri tio, kion ni sukcesis fari, sed ankaŭ pri tio, kion ni ne forgesu deziri atingi. “Sukceso por Esperanto dependas unuavice de preparo de la vojo por ĝia akcepto”, skribas Charters.

Vendredo, Decembro 31, 2021 - 12:23

Post Montrealo (2022) kaj Torino (2023) la sekvaj urboj, kiuj gastigos la Universalan Kongreson (UK), estas ankoraŭ nekonataj kaj la Estraro de UEA varme bonvenigas kandidatiĝojn por ambaŭ jaroj. Kandidatiĝoj (kaj eventualaj demandoj pri la temo) devas alveni al la Kongresa Fako de UEA pere de la retadreso kongresoj@co.uea.org. Por ambaŭ jaroj kandidatiĝoj kaj demandoj devas atingi la menciitan retadreson maksimume ĝis la 6-a de septembro 2022 (6h00 UTC) kaj la anonco de la elektit! oj devos okazi ĝis la fino de 2022.

Estas granda deziro, ke la UK en 2024 okazu en Afriko kaj tial UEA forte kuraĝigas la formalan kandidatiĝon de afrikaj urboj, preferinde kunlabore kun la Afrika Komisiono. Tio tamen ne malhelpas, ke aliaj kandidatoj ekster Afriko prezentiĝu ankaŭ por 2024, ĉar la decido por Afriko ne estas definitiva, pro kio kandidatoj el ĉiuj kontinentoj estas plene bonvenaj. Kaj en 2025 la Esperanto-movado festos almenaŭ du jubileojn: 120 jarojn post la 1-a UK kaj la 100-jariĝon de la Internacia Kongresa Universitato, okazinta la unuan fojon sub la nomo Somera Universitato dum la 17-a UK, en Ĝenevo, 1925.

Vendredo, Decembro 31, 2021 - 12:15

La 45-a numero de “Esperanto en Afriko" pretas.
Ĝi legeblas aŭ elŝuteblas ĉe https://www.esperanto-afriko.org/bultenoj.

La enhavoliston konsistigas:

p.1 Enkonduko,
p.1 Zamenhofa festotago en Antananarivo
p.2 Nova estraro en DR Kongo

Ĵaŭdo, Decembro 30, 2021 - 01:15

La 107-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazos de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2022 en Montrealo, Kanado, sub la temo "Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj" (http://uea.org/gk/966). La plej favorpreza aliĝperiodo iras ĝis la 31-an de decembro 2021. UEA kaj la Loka Kongresa Komitato (LKK) speciale invitas aliĝi per la reta aliĝilo ĉe http://uea.org/kongresoj/alighilo.

Sub la gvido de Normand Fleury (prezidanto) kaj Ĵenja Amis (sekretario), la montreala LKK diligente kunlaboras kun la Estraro de UEA, la Centra Oficejo kaj la Kongresa Fako por la sukcesa okazigo de la UK. Fine de novembro kiel speciala oferto de la 107-a UK elsendiĝis ekskluzive por membroj de UEA la koncerto Yves Desrosiers: Nokta ŝoforo Vive ĉe Vimeo (ankaŭ kiel parto de la reinaŭguro de la konto de UEA ĉe Vimeo: https://vimeo.com/uea). Dum Kristnasko elsendiĝis la koncerto Manno Montanna Amerike: invite al Montrealo ĉe UEAviva, ankaŭ kiel oferto de la UK. Ambaŭ muzikistoj estas konsiderataj por la arta programo, samkiel Joelle Rabu kaj Nico Rhodes, kiuj prezentiĝis en la Inaŭgura Koncerto de la 1-a Virtuala Kongreso de Esperanto. La arta programo estas konstruata kun Vinilkosmo.

Paĝoj