|
Merkredo, Februaro 23, 2022 - 13:27
|
|
Mardo, Februaro 22, 2022 - 22:54
|
|
Pri indiĝenaj lingvoj en Montrealo: Fettes reĝisoros la temon de la 107-a UK. Gazetara Komuniko 1022
Mardo, Februaro 22, 2022 - 00:12
Fine de januaro 2022, eksprezidanto de UEA kaj profesoro pri edukado d-ro Mark Fettes akceptis reĝisori la kongresan temon de la 107-a Universala Kongreso en Montrealo. Mem kanadano, Fettes esploras kaj verkas pri lingvopolitikaj kaj edukaj aspektoj de indiĝenaj lingvoj jam de tridek jaroj. Li posedas ankaŭ sperton kiel kongrestema reĝisoro: en Tampereo, Finnlando, en 1995 li gvidis la kongresajn diskutojn pri la 50-jariĝo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). La temon de Montrealo inspiris la decido de UN plukonstrui sur la spertoj de 2019, la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj, per dekjara komuna strebado. Per la temformulo “Lingvo, vivo, tero: Jardeko de Indiĝenaj Lingvoj” UEA inaŭguras sian propan kontribuon al la Jardeko (2022-2032). Unuflanke, temas pri grava aspekto de la lingvaj rajtoj: simile kiel esperantistoj kontraŭas la altrudon de la lingvoj de pli grandaj aŭ fortaj popoloj al aliaj malpli fortaj, ili ankaŭ emas subteni la strebojn de diversaj popoloj por revalorigi kaj plu disvolvi siajn proprajn lingvojn. Sed ekzistas ankaŭ dua, grava flanko de la temo: la kontribuo de indiĝenaj lingvoj al nia kompreno pri daŭripova evoluigo kaj la repaciĝo de homaj rilatoj kun la Tero. |
|
Lundo, Februaro 21, 2022 - 02:05
Per la uzo de la internacia lingvo Esperanto oni respektas la lingvan kaj kulturan diversecon de ĉiu homo
• Vidigi la afiŝon en viaj retejoj. |
|
Vendredo, Februaro 18, 2022 - 19:07
Suso Moinhos recitas sian poemon "Lingvo" por la "Galerio de gepoetoj". |
|
Ĵaŭdo, Februaro 17, 2022 - 15:07
Kanada Esperanto-Asocio (KEA) faras kampanjon “2022€ por Montrealo-2022”. Ĝis nun, 1676€ estas kolektitaj. Helpu atingi 2022€! Eblas donaci per la UEA-konto de KEA: keaa-f (skribu al financoj@co.uea.org, kopie al lkk@esperanto2022.ca) aŭ per kreditkarto aŭ PayPal. Se vi donacos ekde 100€, vi ricevos specialan UK-poŝtkarton, subskribitan de la tuta LKK-2022! La poŝtkarto havos poŝtmarkon kun ĉielarko kaj la vortoj “Ĉio iros bone” — mandesegnitan de la sekretario de la Montreala LKK Yevgeniya Zvereva Amis. Eksciu pli pri la ĉi-jara Universala Kongreso de #Esperanto kaj aliĝu ĉe http://uea.org/kongresoj |
|
Mardo, Februaro 15, 2022 - 19:12
Ĝis la 31-a de januaro individaj membroj de UEA (IM) povis kandidatiĝi por la posteno de komitatano B de UEA, mandato 2022-2025. Komitatanoj B reprezentas la IM-ojn en la Komitato, la supera organo de la Asocio. Laŭ la Statuto de UEA (art. 24) por la koncerna mandato ĝis maksimume 5 komitatanoj B povus esti elektitaj. Laŭ la Ĝenerala Regularo (art. 8) validaj proponoj por kandidatoj konsistas je skriba preteco, biografieto kaj deklaro pri movadaj celoj de la kandidato plus skribaj subtenoj de minimume 10 IM-oj el minimume 3 diversaj regnoj. Ĝis la limdato la Centra Oficejo ricevis 7 proponojn, ĉiuj retpoŝte, sed nur 4 proponoj estis plene validaj, ĉar plenumantaj ĉiujn kondiĉojn. Pro tio, ke la nombro da validaj proponoj estas sub la maksimumo, voĉdonado ne devas okazi kaj ĉiuj kandidatoj estas konsiderataj kiel elektitaj, same kiel okazis en 2016, 2007 kaj 1 992. |
|
Lundo, Februaro 14, 2022 - 18:26
Ewa Grochowska recitas sian poemojn "Migrantoj " kaj "La paco", por la "Galerio de gepoetoj". |
|
Dimanĉo, Februaro 13, 2022 - 13:22
Tiu mikronovelo ricevis la unuan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA 2019. |

Abonantoj jam povas elŝuti la martan numeron de la revuo "Esperanto". La papera versio baldaŭ estos dissendita: 
