Alvoko por la 47-a Esperantologia Konferenco de CED. Komuniko 1208

La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, esploristojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la 47-a Esperantologia Konferenco (EK) de CED, sub la aŭspicio de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La aranĝo okazos kadre de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto en Brno, Ĉeĥio (26-a de julio ĝis 2-a de augusto 2025).
La programo enhavos plurajn dudek-minutajn referaĵojn elektitajn el inter la ricevitaj proponoj, kun fina rondatablo pri la nunaj esploraj defioj de esperantologio rilate al la traktitaj temoj. Ni bonvenigas proponojn de Esperanto-rilataj esplorobjektoj en fakoj kiel lingvistiko, historio, sociologio, ekonomiko, juro, antropologio kaj literaturaj studoj; ankaŭ interfakaj proponoj bonvenas. Aparte bonvenaj estos proponoj kiuj analizas aspektojn de Esperanto, esperantologio kaj interlingvistiko rilate al la kongresa temo: Esperanto kaj teĥnologioj. Surbaze de la prezentoj, kelkaj elektitaj tekstoj, redaktitaj de la aŭtoroj por publikigo, aperos en la revuo Esperantologio / Esperanto Studies.
Ni invitas ĉiujn fakulojn – precipe junulojn kaj unuafojajn partoprenantojn – sendi proponojn pri referaĵoj. La proponoj, enhavantaj inter 150 kaj 200 vortojn, devas esti sendataj al la retadreso ek47@interlingvistiko.net.
La limdato por proponoj estas la 30-a de aprilo 2025.
Por kontroli la programon de antaŭaj konferencoj, vizitu la retejon de CED: https://interlingvistiko.net/ .
Klaus Schubert kaj Bengt-Arne Wickström
Organizantoj de EK 2025
Ĉiuj estas invitataj aliĝi al la 110-a UK per la reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2025 antaŭ la fino de la dua aliĝperiodo (la 31-a de marto 2025). Donace subteni la 110-an UK-on eblas interalie pere de la Fondaĵo Partoprenu UK: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk. UEA dankas al ĉiuj, kiuj rekte aŭ nerekte kontribuas por la sukceso de la 1-a UK en Brno (Burno), Ĉeĥio.