Nokta Monteto

MISAŬA Seiiĉirou

Mi skribis jene la 16-an de oktobro 2018.

Mi ŝatas montogrimpadon.
Sed varmego de tiu ĉi somero suferigis nin.
Tial nokte mi iris al monteto volonte ioman malvarmecon.
Kompreneble mi portis lampeton sur mia frunto.
Kiam mi ekpaŝis, tuj pentego kaptis min.
Ĉar tute senluma tenebro donis al mi grandan teruron.
Mi deziris tuje returniĝi.
Sed mi antaŭen paŝis persisteme.
Post unu horo mi atingis la pinton de la monteto.
Sur ĝi mi povis vidi lumetojn de malproksima urbo, kiun antaŭe mi fotis dumtage.
Kaj mi iomete iris suben, tiam subite sonoj de fajraĵoj eksonis malproksime. “don don don”
Tuj mi returniĝis kaj kuris, kaj malproksime floroj de fajraĵoj bele disvastiĝis, falis, kaj malaperis. Lumetoj scintilis efemere.
Mia koro vigle batis kun ekscito kaj ĝojo.

Post iom da tempo mi reiris suben kaj paŝis sur ebena vojo, tiam kvar oraj punktoj subite aperis!
Vulpo aŭ niktereŭto?
Du niktereŭtoj, eble infanoj.
Unu el du estis preskaŭ sentima kontraŭ mi kaj malrapide proksimiĝis al mi. Eble li aŭ ŝi havis naivan scivolemon.
Kiel aminda!
Multfoje mi fotis.
Eble sonoj de fajraĵoj tiris ilin aŭ ili scivolis nekutimajn sonojn.
Malgranda aventuro donis al mi fajnan distraĵon.
Mi dankis al nokta monteto.
Gaje mi iris hejmen.

Tiun ĉi artikolon mi sendis kadre de 30-jariĝfesto de mia rondo, Esperanto-Klubo de Maĉida en Tokio, Japanio, kiu naskiĝis la 10-an de junio 1990.


Fotoj faritaj de la aŭtoro.