Afriko brilas
|
Lundo, Januaro 28, 2019 - 17:05
• Stefan MacGill, |
|
Dimanĉo, Januaro 20, 2019 - 20:38
Longa vojo al la fontoj de la ĉokolado• Roland Schnell La vojo al la fontoj de la ĉokolado estis longa kaj temporaba. En 2013 mi eksciis per kontakto kun afrikaj farmistoj pri la valoro de la restaĵoj, kiuj ekestas dum la produktado de kakao. En Ganao, kiel en ĉiuj aliaj landoj, kiuj produktas kakaon, oni nur eksportas la grenojn de la kakaoarbo kaj lasas la kakaoujojn en la kakaoarbaro. Estas materialo simila al ligno kaj ni taksis, ke nur en Ganao estas ĉirkaŭ 1 miliono da tunoj jare. La farmistoj rakontis, ke ili provis eksporti la materialon al Britio por anstataŭigi karbon. |
|
Merkredo, Decembro 12, 2018 - 12:27
• Mulele Mbassa |
|
Mardo, Decembro 11, 2018 - 13:39
• Mulele Mbassa La genia ideo de d-ro L. L. Zamenhof krei Esperanton kiel pontolingvon por la homaro ne estis fakto simpla kaj facile kredebla ago por altiri atenton de la homoj el la tuta mondo, ke ili kuniĝu por lerni la lingvon kaj ĝin uzi por interkomunikado, sen antaŭvido pri avantaĝo de la lingvo mem. |
|
Vendredo, Decembro 7, 2018 - 12:29
• Apélété Agbolo, togolanda esperantisto |
|
Sabato, Novembro 24, 2018 - 12:08
• Joel Muhire, |
|
Vendredo, Junio 16, 2017 - 19:17
Saluton karaj legantoj! |


Kion fari por helpi kaj savi la kreskantan grenon? Ni proponas, ke UEA nun okulorigardu la estontajn esperantistojn kaj kreu strategion, kiu veku intereson ĉe la junaj esperantistoj ŝati la lingvon; ankaŭ UEA trovu pli da eblo servi kaj flegi ilin. UEA ne nur konsideru la statistikon pri la parolantoj de la lingvo, sed ankaŭ atentu la novbakitajn esperantistojn en la kluboj/grupoj kaj asocioj, kiuj aniĝas aŭ membriĝas, por ilin progresigi.
De la 12-a ĝis la 16-a de septembro 2016 okazis ateliero pri kapabligo por membroj de la evea Akademio, kiu okupiĝas pri firmigo de la evea lingvo parolata sudparte de Togolando kaj unu el la ĉefaj lingvoj de la lando.
Estas memevidente, ke Afriko paŝas progresen en la Esperanto-movado; por mi estas dubinde, ĉu ekzistas afrika lando sen esperantistoj! Ĉu tamen estas denaskaj esperantistoj en Afriko aŭ homoj, kies ĉiutaga lingvo estas Esperanto? Ĉiuj respondoj estas: kompreneble, jes! Sed ne multaj, miaopinie! Eble estas nur manpleno da tiaj homoj kaj familioj, en kiuj Esperanto estas ĉiutaga praktikaĵo; pri tio ĉi mi povas doni ekzemplon de Esperanto-familio, kiun mi konas: tiun de Hubert, kies edzino kaj gefiloj ĉeestas kurson en Solidareco Bona Volo (SBV-Rutoboko) en la urbo Goma!
• Cyprien Guiya kaj Athanase Eke