Pri novaj radikoj (neologismoj) en la evea lingvo

Apélété Agbolo, togolanda esperantisto
De la 12-a ĝis la 16-a de septembro 2016 okazis ateliero pri kapabligo por membroj de la evea Akademio, kiu okupiĝas pri firmigo de la evea lingvo parolata sudparte de Togolando kaj unu el la ĉefaj lingvoj de la lando.
De la 12-a ĝis la 16-a de septembro 2016 okazis ateliero pri kapabligo por membroj de la evea Akademio, kiu okupiĝas pri firmigo de la evea lingvo parolata sudparte de Togolando kaj unu el la ĉefaj lingvoj de la lando.
Al tiu ĉi seminario, mi estis invitita unue kiel kreanto de la hejmpaĝo de la evea Akademio (Académie de la Langue Nationale Ewe – ALNE – www.academiewe.org – do kiel ilia kon­silanto pri Teknikoj Informadikaj kaj Komunikadaj TIK – kaj due kiel observanto. La antaŭlastan tagon dum kurso pri neologismoj, mi faris proponon al la prezidanto pri la vorto “taflo”, uzata por tabulo kaj tabelo. Tiam mi proponis la sekvantan sistemon por diferencigi ambaŭ aferojn. (vd. la bildon).
Kvar monatojn poste mi bonŝance partoprenis la estraran kunsidon de la Akademio por proponi modifojn en la hejmpaĝo. Ankaŭ la kunsidon partoprenis la membroj de alia komisiono pri la programo “Instruado de Naciaj Afri­kaj Lingvoj” (École et Langues Nationales en Afrique – ELAN) de “Francophonie – organizaĵo de francparolaj landoj”. Laŭ sia raporto, ili devas prezenti leksikon pri vortoj ne troviĝantaj en, ekzemple, la evea lingvo, sed uzataj en la franca por enkonduki edukadon en naciaj lingvoj en bazajn lernejojn ekde 2018/2019. Mi uzis la okazon por memorigi la prezidanton pri mia iama propono pri la vorto “taflo”.
Li tuj elirigis mian paperon el sia sako kaj petis min klarigi pri mia propono. Ĝoje mi tion faris kaj certe konvinkis la estraron kaj la komisionon, ĉar ili adoptis mian proponon kaj ĝi aperos en la venontaj vortaroj kaj lernolibroj de la evea lingvo.
Antaŭ ol iri al mia propono, jen malgranda leksiko en la evea rilate mian proponon.

Flu = streko / linio
Kpe = surfaco / skribtabulo
= vojo
Taflo = Nigra tabulo
Tsitsitre = staranta
Tsoga = kruciĝanta / kruca
= ĉambro
Go = ujo /skatolo
Xa = enkatenigi
Flukpe (flu-kpe) = Tabelo (surfaco kun strekoj)
Flumɔ = linivojo (signifanta vojon (aŭ spacon) inter du linioj aŭ strekoj)

FLUKPE (tabelo)

Klarigo pri la propono:
Kiel mi alvenis al tio?
Unue, mi konvinkiĝis, ke uzi la saman vorton “taflo” por ĉu tabulo ĉu tabelo ne taŭgas por kompreni pri kio vere temas, ĉar se taflo = nigra tabulo venis al la evea tra la franca “tableau” dum la kolonia periodo, la dua tute ne ekzistas kaj fakte ambaŭ ne ekzistis antaŭ tiu periodo. Do kiel diferencigi ambaŭ aferojn?
Mi unue iris al iu alia vorto “nuŋlɔkpe – nu-ŋlɔ-kpe” = skribtabuleto, kiu estas tableto, sur kiu per kreto lernantoj (almenaŭ en bazaj lernejoj) skribas. Do se oni desegnas liniojn sur tiu ĉi tabuleto, ĝi simple aspektos kiel tabelo.
Mia bazo estu “kpe” = surfaco / skribtabuleto kaj mi aldonu la striojn (liniojn)= flu kaj la tuto fariĝu “FLUKPE” = tabelo.
Nun ni nomu la diversajn elementojn, kiuj konsistigas tabelon:
Unue, kolumno kaj linio havus starpunktan nomon: FLUMƆ = linivojo. Ĉar ilin oni havas desegnante striojn, ĉu vertikale, ĉu horizontale.
Poste por ĉiu el ili, ni aldonu al la starpunkta nomo, ĝian pozicistaton:

• Ĉar kolumno havas starantan (vertikalan) staton (po­zicion), do ni nomu ĝin: flumɔ tsitsitre = staranta linivojo

• Linio havas krucan (horizontalan) pozicion, do ĝi nomiĝu: flumɔ tsogɛ (tsoga) = kruca linivojo.

• La ĉeloj estas ĉambretoj kaj samtempe estas kiel ujoj aŭ skatoloj, do ni kunigu la vortojn ĉambro kaj ujo/skatolo. Tamen alia motivo estas, ke la simbolo [...] en la evea nomiĝas xadede dzesi = simbolo de enkatenigo, kaptilo, ni povas uzi la vorton xa = enkatenigi apud la vorto = ĉambro. Tial ĉelo havu du nomojn, ambaŭ estu validaj: XƆGOE, XƆXƐ = ĉelo.

Tiujn ĉi klarigojn la Akademio unuanime aprobis kaj adoptis en januaro 2017 kaj ili eniros vortarojn kaj precipe lernolibrojn por la ELAN-programo.

Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la aprila numero 2017. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.