Pri miaj streboj enradikigi Esperanton en Rutshuru, malgraŭ teruraj malsekurecoj
• Joel Muhire,
el Rutshuru, Kongo D.R.
Estas memevidente, ke Afriko paŝas progresen en la Esperanto-movado; por mi estas dubinde, ĉu ekzistas afrika lando sen esperantistoj! Ĉu tamen estas denaskaj esperantistoj en Afriko aŭ homoj, kies ĉiutaga lingvo estas Esperanto? Ĉiuj respondoj estas: kompreneble, jes! Sed ne multaj, miaopinie! Eble estas nur manpleno da tiaj homoj kaj familioj, en kiuj Esperanto estas ĉiutaga praktikaĵo; pri tio ĉi mi povas doni ekzemplon de Esperanto-familio, kiun mi konas: tiun de Hubert, kies edzino kaj gefiloj ĉeestas kurson en Solidareco Bona Volo (SBV-Rutoboko) en la urbo Goma! Esperanton, iom malpli konatan aŭ preteratentatan lingvon, granda parto el la esperantistoj lernis hazarde, mi mem esperantistiĝis hazarde en 2008 post mia unuafoja kontakto kun Honoré Sebuhoro! Fakte la relativa mirindeco de Esperanto, ĝiaj boncelaj idealoj kaj fleksebloj igas, ke multaj homoj interesiĝas pri ĝi kaj, ellerninte ĝin, tiuj tuj fariĝas mirindaj homoj kun impulsa bonvolo diskonigi Esperanton al la ekstera publiko, jen kial ekzistas lokaj Esperanto-kluboj, naciaj asocioj ks.
Mi, kiel celkonscia diligenta esperantisto, ĉiam zorgas, ke nian lingvon multaj Rutshuru-anoj agnosku kiel vivantan, parolatan, ĉiel uzindan lingvon malgraŭ ĝia kreiteco. La unua paŝo, kiun mi sukcesis fari, estas dissendi kurson tra radioj. Mi unuafoje en 2012 disaŭdigis duonhoran Esperanto-kurson en la radio RACOU FM (Radio Communautaire Ushirika), bedaŭrinde, pro ribelaj akraj puĉatakoj far M23* tiujare en tiu landparto de DR Kongo, la dissendo ĉesis okazi post du monatoj, ĉar mi devis fuĝi translimen en Ugandon. Reveninte hejmlanden en 2014, mi cerbumis kiel denovigi la Esperanto-instruadon en Kiwanja; mi ekplanis viziti kune kun s-ro Honoré Sebuhoro la reverendon Ngango Muhima por peti permeson ekinstrui Esperanton en lia privata orfejo Njiwa; ni klarigis, kio estas Esperanto kaj kial indas ĝin lerni; bonŝance, li favoris nian petdeziron. De tiam la Esperanto-kurso okazas ĉiun vendredon en tiu orfa lernejo, kaj kelkaj lernantoj jam nun kapablas sin esprimi en Esperanto. Apartan dankon mi ŝuldas al s-ro Ronald Glossop el Usono, kiu malavare pli ol unu fojon sendis al nia lernejo Njiwa legolibretojn, paŝtelojn ktp., ĉiuj lernantoj fakte ĝojis tiugeste, ke ilia lernejo estas konata eĉ de eksterlandanoj! Mi reiniciatis samjare en 2014 ankaŭ instruadon de Esperanto tra la radio Alliance FM, konsentitan de ĝia estro John Koraho. Multaj sen ia scio pri la ekzisto de Esperanto tiam opiniadis, ke estas la hispana, sed iom post iom ĉiuj komencis kompreni, ke temas pri sennacia kreita vivanta lingvo celanta forigi la lingvajn barojn inter la homoj. Bedaŭrinde en oktobro 2016 la Esperanto-antenspaco estis nuligita pro nova programo de la radio. Intertempe komencis funkcii nova radio nome: RACOVE FM (Radio Communautaire la Vérité), mi planis viziti ĝian estron s-ron Faustin Tawite en februaro 2017 por peti antenspacon por Esperanto en tiu radio; bonŝance ankaŭ tiu senhezite konsentis! Kia ŝanco por Esperanto en Rutshuru! Mia elsendo okazas ĉiun lundon posttagmeze, multaj aŭskultantoj elmontras interesiĝon lerni kaj aliaj skribas ĉion, kion ilin aŭskultas!
Krome, RTDH FM bonvenigis Esperanton antaŭnelonge. S-ro Innocent Makuza, ĵurnalisto en tiu radio kaj unu el miaj lernantoj, sukcesis persvadi sian estron pri la neceso instrui Esperanton tra ĝi; la kontribuo elsendiĝas unu horon ĉiumarde. Notindas ankaŭ, ke s-ro Bibero, ĵurnalisto de la radio RACOU FM, en siaj ĉiumardaj elsendoj pri lokaj muzikistoj, mielvorte komentas pri Esperanto ĉar, pro mia unua albumo: Esperanto ilo de paco, mi ne estas ekster konsidero.
Esperanto nuntempe estas vaste konata en Rutshuru danke al tiuj radiostacioj supre menciitaj, ĝi plie hejmas en tri institucioj: Elementa lernejo Njiwa (de Joel Muhire), Instituto Bethanie (de Honoré Sebuhoro) kaj Instituto Kasasa (de Prime Nsabimana).
* M23 – Ribela Movado de la 23-a de Marto.
Tiu ĉi artikolo estis publikigita en la januara numero 2018. Sekvi la plej novajn publikaĵojn de la revuo Esperanto povas membroj de UEA kaj la abonantoj. Aliĝi al UEA kaj aboni la revuon eblas ĉi-tie.