Reta IJK estis granda sukceso

Marc Konijnenberg

(el la listo [komitato-de-uea])
Pliaj raportoj sekvos

La IJK en 2020 ne fizike okazis en Nederlando, kaj anstataŭe okazis en multaj landoj per la interreto, ĝi estas granda junulara evenemento organizita de la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ) kaj Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kunlabore kun E@I en Slovakujo. La evento okazis de la 10-a de julio ĝis la 18-a de julio kadre de MondaFest' 2020.

Por tiuj kiuj interesiĝas pri tiu historia IJK:
Dum la plej populara programero ĉeestis 196 partoprenantoj samtempe la kongreson.
La programo variis de la mateno ĝis la noktofin', pro la horzonoj estas logike ke ne ĉiuj spektas en la sama tempero.

En la IJK-platformo 5700 mesaĝoj estas interŝanĝitaj dum la kongreso - kvankam en la IJK-babilejoj en la tujmesaĝilo Telegram* interŝanĝiĝis pli ol centoble pli da mesaĝoj.
*La tujmesaĝilo Telegram estas tradukita al Esperanto.

La kongreso havis tre riĉan programon kaj ankaŭ tuttempajn tekst- kaj vidbabilejojn.

La organizantoj dankas al ĉiuj subtenantoj, kiuj ebligis ke tiom da homoj povis ĉeesti la IJK-on. Grupo de 50 homoj pagis pli ol la baza kotizo por subteni la partoprenon de malplipagipovaj homoj, pro tio ni povis bonvenigi junulojn el multaj landoj kie la kostoj de IJK kutime estas tro altaj. Multaj partoprenantoj neniam antaŭe ĉeestis IJK-on. 76 partoprenantoj aliĝis per la IJK-fonduso.

La IJK estis forme malsama kaj enhave simila al kutimaj IJK-oj. Okazis i.a.:
- popularaj vidbabilejaj manĝejoj/gufujoj;
- prelego pri Esperanto kaj la Ligo de Nacioj;
- spontaneaj koncertoj en vidbabilejo 'la koridoro';
- okazis prelegoj pri gravaj temoj kiel klimatŝanĝiĝo;
- paneldiskuto pri labori de hejme;
- seĝaj fizikaj ekzercoj (tre utila por hejmlaboristoj kaj ĉi-jaraj IJK-partoprenantoj);
- babilrondoj kun popularaj esperantistaj jutubistoj;
- prelego pri la okcitana lingvo;
- sinpresento de aziaj junularaj sekcioj;
- homoj ludis la popularan ludon Minecraft en Esperanto;
- okazis profesiaj koncertoj de i.a. Jonny M, Platano kaj Kajto;
- seriozaj kvizoj pri biologio kaj pri la Esperanto-movado kaj
- amuzaj kvizoj kiel "IKEA-meblo aŭ fivorto?".

Multaj el la programeroj estos ankoraŭ (re)spekteblaj por la partoprenantoj ĝis la 31-a de julio.