TEJO

Dimanĉo, Julio 12, 2020 - 02:43


Dum la reta IJK 2020 okazos ankaŭ la unua reta komitatkunsido de TEJO.

La unua sesio okazos dimanĉon, la 12-an de julio, 15:00 – 17:00 CEST

Spektu vivan elsendon de la sesio:
https://youtu.be/L1cNCkPHtng
La dua sesio okazos sabaton 18-an de julio 15:00 – 17:00 CEST
La tria sesio okazos dimanĉon 19-an de julio 15:00 – 17:00 CEST

Vendredo, Julio 10, 2020 - 16:59

En Kontakto! estas oficiala programero proponita de TEJO por la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020). Ĝi estas serio de vivelsendaj babiladoj kun la redaktoro de la revuo Kontakto kaj kunlaborantoj/aŭtoroj de la revuo.

Por tiu ĉi nuna En Kontakto, kiu okazis lige kun NASK, Rogener Pavinski invitis la katalunon Viktoro Solé, kiu respondecas pri "la Blaga Blogo", konstanta ero de la revuo Kontakto kaj unu el la plej karaj eroj. Gvidis la programeron Luis Obando el Kolombio.

Vendredo, Februaro 14, 2020 - 23:37

Ekde 6 eŭroj eblas aboni revuon Kontakto. Kontrolu la abonkotizon por via lando kaj abonu nun per nia revua abonilo:
https://uea.org/alighoj/abonilo

Merkredo, Majo 10, 2017 - 17:06

La Pasporta Servo praktike signifas, ke tiuj homoj, kiuj gastigas, akceptas homojn en sian hejmon por al­menaŭ unu nokto senpage. Sed la komunumo de Pasporta Servo estas multe pli ol nur la sumo...

Paĝoj