Svjatogorovo. Vojaĝo al antikva rusa fabelo



Merjan Pert

Veturante nur 75 km norden de la ĉefurbo de Rusio Moskvo, vi trafos veran rusan fabelon! Ĉi tie, inter antikvaj historiaj urboj Sergijev Posad kaj Dmitrov estas veraj, mirakle konversitaj sovaĝaj arbaroj! La pentristoj kaj kulturaj agantoj nomas ĉi tiun lokon “Rezervejo de Rusa Pejzaĝo”. Tie, inter arbaroj kaj montetoj, ĉe rivero Velja, ĝuste en mezo de antikva vojo inter Sergijev Posad kaj Dmitrov, kuŝas vilaĝeto Svjatogorovo.

Svjatogorovo estas loĝata ekde antikvegaj tempoj. Nuna vilaĝo havas 7 jarcentojn de historio! Ĝi estis fondita de fiŝkaptistoj, kaj sola inter najbaraj vilaĝoj staras preskaŭ ĝuste apud rivero. En sovetiaj tempoj Svjatogorovo povis tute malaperi de surfaco de la Tero. La sovetia registaro agnoskis Svjatogorovon kaj ankaŭ kelkajn lokajn vilaĝojn “senperspektivaj”. Vilaĝeto ĉe rivero estis preskaŭ detruita kaj forgesita, la loĝantoj estis elloĝigitaj. Sed ĝuste tiam, en 1982 jaro, ĉi tiujn belegajn lokojn tuŝis atento de famaj moskvaj turistoj-entuziastoj, ĉefoj de Moskva Sporta Turisma movado – Igor Vostokov kaj Vitalij Blaĵeviĉ.

Tiam ja komenciĝis nova vivo, eĉ nova naskiĝo por Svjatogorovo. Turistoj decidis fondi tie la grandan turisman bazon en antikva rusa stilo. Oni konstruis multajn domojn el arbaj trunkoj en stilo de X-XVII jarcentoj! Tie oni komencis aranĝi diversajn turismajn kaj orientiĝajn konkursojn. Sur krutaj flankoj de lokaj montetoj turistoj purigis la vojojn por grimpistoj! Rare bela naturo kaj pura, rapida, tre ĉarma rivero Velja komencis logi al Svjatogorova regiono sciencistojn, pentristojn, fotistojn. Fama sovetia fotisto Gippenrejter preferis labori ĝuste ĉi tie! Fama rusa pentristo Jevgenij Vostokov ŝatis veni al vilaĝo Svjatogorovo por viziti sian filon Igor kaj krei belegajn pejzaĝojn per siaj farboj! En diversaj muzeoj, kie estis prezentitaj la kolektoj de Jevgenij Vostokov – la plej popularaj estis imagoj kaj bildoj, kiuj estas kreitaj ĝuste en lokoj ĉirkaŭ Svjatogorovo!

Poste Vostokov eldonis libron, kiun li nomis “La arto kaj la vojaĝoj”. Tie la patro kaj lia filo rakontas, kiel profunde estas interligitaj homaj deziroj vojaĝi, esplori la mondon kaj krei artaĵojn, fari verkojn post ricevitaj impresoj!

En 2012 jaro Svjatogorovon vizitis nia amiko, moskva esperantisto, vojaĝanto kaj esploristo de antikvaj rusiaj kulturoj – Pavel Konakov. Tie li kaj teamo de liaj amikoj decidis festi novan, 2012 jaron! Amikoj tre gaje pasigis 3 tagojn en vilaĝeto kaj ricevis grandiozajn impresojn. Hodiaŭ Pavel loĝas en urbo Sergijev Posad, kiu estas nur 20 km orienten de Svjatogorovo, kaj okupiĝas pri esploroj de la kulturo de antikva fina-hungara popolo merja. Merjanoj loĝis en ĉi tiu arbara regiono dum multaj jarcentoj, ĝis la 18 jarcento. Poste merjanoj finfine miksiĝis kun loka rusa popolo kaj forgesis sian kulturon, lingvon kaj kutimojn. En Moskvo ĉirkaŭ 2010 jaro estis fondita projekto “Merjamaa”. En traduko de la finna lingvo ĉi tiu vorto signifas “Lando de Merja”. La juna etna projekto detale kaj profunde esploras, rekonstruas la tutan kulturon de merja popolo. Aktivuloj veturas tra regionoj, kie loĝis merjanoj kaj kolektas ajnan raran informon de lokaj maljunuloj pri merja heredaĵo! Pavel Konakov, ankaŭ estante aktivulo de Merjamaa, faras grandan laboron por disvastigo de etna internacia turismo en Moskva Provinco. Li kaj ĉefo de “Merjamaa” Andrej Malyŝev retrovis multajn receptojn de antikvaj merjaj manĝaĵoj kaj fondis projekton “Merjan Kurgo”, kiu estas dediĉita al manĝoj de merja kaj antikva Nord-Orienta Rusio.

En septembro de 2019 jaro Pavel estis invitita kun “Merjan Kurgo” al Domo de Registaro de Moskvo kaj tie li prezentis pli ol 20 rekonstruitaj popolaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj de merja!
Ankaŭ kadre de projekto “Merjan Kurgo” estis produktita eĉ speciala artefarita antikvrusa biero, kiu nomiĝas “Svjatogor”, dediĉite al vla ilaĝo kaj ĝia kultura heredaĵo.

Dum 2019 jaro Pavel gvidis multajn eventojn kaj turismajn renkontiĝojn en Svjatogorovo. Dank' al modo al sporta turismo kaj anima evoluigo per konatiĝo kun heredaĵo de praavoj, oni denove vizitadas rusian komunon. Kun spertaj turistoj kaj lokaj kulturaj aktivuloj Pavel fondis projekton “Merjan Korno” (La vojo de Merja). Tiel teamo de junaj entuziasmuloj daŭrigas aferojn, kiuj estis iniciitaj de iliaj pli aĝaj kolegoj en malproksima 1982 jaro!

Pavel kaj liaj bonaj amikoj esploris kaj organizis turisman eko-vojon de fervojstacio en historia urbo Sergijev Posad ĝis Svjatogorovo. La marŝruto daŭras preskaŭ 35 km kaj pasas trans belegaj, pitoreskaj lokoj de Klina-Dmitrova montetaro. Apud tiu vojo fluas puraj ĉarmaj riveroj, kreskas betularoj, kverkaroj, picearoj, pinaroj. Tie ankaŭ kreskas fungoj kaj beroj. Sur branĉoj de arboj dolĉege kantas diversaj birdoj. Kaj sur la vojeto oni povas vidi multajn spurojn de sovaĝaj bestoj – alkoj, kunikloj, aproj, kastoroj ktp.

Do, en Moskva Provinco, nur for de kelkaj dekoj da kilometroj de bruega granda ĉefurbego ankoraŭ restis la anguleto, kie konserviĝis antikva historio, pura naturo, fiŝplenaj riveroj kaj lagoj, spiritoj de niaj profundaj praavoj merja. Kaj multaj monumentoj de rusa riĉa kulturo! Vera rusa kulturo ne estas nur balalajko, vodko kaj urso! Kaj ĉiu ŝatanto kaj komprenanto, ema je profundeco kaj unikeco de rusaj tradicioj, povas tuŝi en svjatogorovaj lokoj la animon de nia heredaĵo!

Pavel Konakov estas ankaŭ aktivulo de Esperanta Movado. Li disvolvas Mondan Esperantan Turismon (MER) kaj gvidas propran kanalon en mesaĝilo “Telegram”, kie kurte kaj informplene rakontas kun fotoj kaj videoj pri lokoj, kiujn li iam vizitis dum sia vivo. Ideo de Pavel kaj liaj Esperantaj projektoj estas subteni nemultekostan kaj evoluantan Esperantan turismon en la Tuta Mondo! La kanalo havas adreson t.me/vojalibro kaj havas propran babilejon, kie oni povas libere korespondi. Lasttempe Pavel decidis, ke estus bone, ke aliaj membroj, kiaj ankaŭ ŝatas vojaĝi – povu publikigi sian informon. Tiel en “VojaLibro” oni povas vidi materialojn ne nur pri Rusio, sed ankaŭ pri Kongo, Hispanio kaj aliaj landoj. La internacia turisma Esperanta komunikado pli-malpli disvolviĝas kaj riĉigas Esperantujon kaj Esperantan kulturon!

Ni deziras al Paŭlo prosperon, evoluon kaj sanon por bona aktiveco!