Kunvenu kun E-USA virtuale

Kadre de #mondafest2020 kunvenu kun E-USA virtuale de la 12-a de julio ĝis la 18-a! Ĝuu la 75-an datrevenon de Unuiĝintan Nacioj kun esperantistoj!

Se vi volas ĉeesti ion ajn de la bunta horaro vi devas registriĝi.
Registrado estas tute senkosta
E-USA sendos la ligilojn de Zoom kaj aliajn informojn al vi post kiam vi registriĝos. Vi rajtas elekti, kion vi ĉeestos.

Vi spertos semajnon de interesaj programeroj kun:
• Duncan Charters, prezidanto de UEA
• Humphrey Tonkin, prezidanto de ESF
• Chuck Smith, motoro de la Esperanto-kurso en Duolingo kaj la antaŭa “Esperantisto de la Jaro”
• aliaj gvidantoj de interesaj kunsidoj

Vi ĝuos kaj lernos plu pri:
• USEJ kaj la nova junularo
• Kion faras la estraro kaj aliaj volontuloj por Esperanto USA
• La signolingvo de Usono
• La spertoj de blindulino lernanta Esperanton
• Discord
• Lokaj grupoj, kiel estri
• Lokaj grupoj kaj ties rimedoj kaj helpantoj
• Montrealo kaj la UK por 2022
• “Pechakucha”-kunsido
• Sanservoj
• radaro.org
• AAIE, la Amerika Asocio de Instruistoj de Esperanto
• Kiu estos en la nova estraro de Esperanto USA
• La Plata-Tera Movado
• Kiel propagandi Esperanton per etaj bibliotekoj
• Amikumu kaj ĝia estonteco.

Niaj aferkunsidoj inkluzivos diskutojn pri tio, kiel ni povos fari projektojn, eĉ internacie, pri la 17 celoj de daŭripova evoluigo kaj pri la 30 punktoj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.

Kaj post la solena fermo, ĝuu la koncerton kun Majko Hakanto!

UEA gratulas al E-USA! Kaj deziras sukceson!