Mia travivaĵo de Esperanta Vojaĝo

WU Hanping (Harpina)

Mi estis profunde impresita dufoje de miaj Esperantaj vojaĝoj. Mia unua Esperanta vojaĝo estis decidita interbabile.
Unu tagon en aprilo de la jaro 2015, mi partoprenis en la mikrofilma festivalo, okazigita en urbo Hangzhou, unu gajninto el Ĉeĥio demandis min:
“Ĉu vi volas loĝi en kastelo senpage?”
Antaŭ ol respondi lian demandon, mi rapide serĉis en mia menso vorton "kastelo", kiun mi renkontis en libroj kaj filmoj, sed la vorto "kastelo" ne troviĝis en mia memoro kaj ĝi lasis nenian spuron en mi! Tiu ĉi demando venis al mi tiel subite.
Mi demandis dubeme:Ĉu vere?"
Li donis al mi seriozan respondon: “Vere.”
Do nur pere de simplaj konversacioj mi komencis mian vojaĝon de Ĉeĥio al urbo Munkeno.
Mi estis varme bonvenigita de esperantistoj en Ĉeĥio. Mi volas precipe danki al gastema esperantistino Jindriska, kiu zorgis min kiel familianon. Ŝiaj gastemo, zorgemo, scioj, konduto kaj helpemo ĝis hodiaŭ, post kvin jaroj, ankoraŭ varmigas mian koron.
Kiam en trairejo de la Bartošovice lernejo, montrante la portreton, ŝi respekteme prezentis al mi informojn pri ĉeĥa edukisto Jan Amos Komensky de la 17-a jarcento. Ŝi emocie diris al mi: "Li estas mia plej respektata persono", ĉar ĝis nun lernejoj de Ĉeĥio ankoraŭ uzas liajn edukajn metodojn.

Ŝi ankaŭ diris al mi ke en Ĉeĥio ĉiujare estas okazigata dufoje Nova Civitana Invito-Ceremonio, Prezidata de la loka ĝenerala direktoro kaj ĉi tie ĉiu bebo ricevis arbeton, kiun oni povos alporti hejmen kaj plantas, tiel ke la bebo kaj la arbeto kune atestos sian kreskoprocezon.
Ŝi prezentis al mi multajn interesajn punktojn.
Ŝi permesis al mi ĝui rabaton de 60% de la trajnaj biletoj por ĉeĥaj loĝantoj.
Kun granda intereso, ŝi gvidis min al la plej streta vojeto en la mondo, kiun nur unu homo povas trapasi, tiel ke mi povas persone sperti la vojeton.
Ŝi mankas al mi kaj mi sincere dankas ŝin pro ŝia perfekta akompano! Samtempe mi deziras al ŝi bonan sanon kaj longan vivon!
Foririnte de Prago, mi veturis per buso al Munkeno.
Mi estis akompanita de esperantisto Karl Breuninger. Sub lia gvido mi dubeme sekvis lin eniri en la urbodomon.
Ĉar en Ĉinio urbodomo estas limigita areo, gardisto deĵoras ĉe la enirejo kaj oni ne povas libere eniri. Sur la dua etaĝo sinjoro Karl montris al mi per fingro al la oficejo kaj diris al mi, ke la urboestro oficas en la ĉambro.
En Munkeno sinjoro Karl helpis al mi aĉeti trajnan bileton per aŭtomato. La duan tagon post unu horo mi trajne atingis landon de feinoj. La vilaĝo estis en la Alpoj kun la nomo Mittenwald (signifanta “meze en la arbaro”, ĉar antaŭ 500 jaroj tie estis arbaro). Mi venis al vilaĝo ĉirkaŭita de arbaroj kaj herbejoj.
Violo estas produktita en grandaj kvantoj ĉi tie. Estas okulfrapa ekstra-violona formo en la vilaĝo.

La pejzaĝo ĉi tie plenas je floroj kaj pentraĵoj, kio enmetas min en pentraĵon, en florojn kaj en sonĝon. Eĉ la fajrujo de brulligno fariĝis en kora formo.

Tiuj pentraĵoj estas desegnitaj sur la ĉirkaŭaĵoj de multaj konstruaĵoj, privataj hejmoj kaj multe da floroj floras antaŭ la domoj, kiuj ambaŭ ravis min.
Ornamaj fasadoj kaj freŝecaj floroj estas perfekte desegnitaj.
La klaraj rojoj de la vilaĝo gaje fluis. Ĉiuj floroj ŝajnis rideti al mi. La tuta vilaĝo donas al mi artan etoson super la vivo. Dum tempo mi ne scias unue rigardi la pentraĵojn aŭ la florojn.
En la trajno reen al Munkeno, mi iom certas, ĉu mi eniris la malĝustan trajnon?
Mi transdonis la trajnan bileton al la stevardino, kiu montris al la malgranda tabulo, sur kiu estis metitaj la etaj objektoj en la trajno kaj montris kaj diris al mi: "rigardu!"
Mi tuj rigardis laŭ la direkton de ŝia fingro: "Munkeno" - Ĉi tiu ĉefstacio aperis antaŭ miaj okuloj. Rezultas, ke ĉi tiu malgranda tabulo havas du funkciojn. La unua funkcio estas meti etajn objektojn. La dua efiko estas presita kun humanigita mapo, la ĉefstacio de Munkeno ĝis ĉiuloka stacieto estas klara rigardo.

La malgranda tabulo ŝajnas esti farita por mi, kiu estis finfine trankviligita kaj daŭre ĝuis la belecon de la fervojo.
En Munkeno, krom ĝui la pitoreskan kvartalon, mi ankaŭ ĉeestis regulan kunvenon de loka urba asocio kaj aŭskultis altnivelan Esperanto-prelegon.

Impresoj, pri vizito al Koreio

La vojaĝo en Koreio de la 27-a de novembro ĝis la 1-a de decembro 2019 montris al mi la prosperan kaj harmonian Esperanto–movadon de Korea Esperanto-Asocio. Ĝiaj membroj ja klopodas lerni Esperanton regule kaj kontinue en diversaj kurskunvenoj kaj helpas la movadon, unu la alian. La 8-a Komuna Staĝo de Gwangju Jeonnam-Jeonbuk–filioj estis unu el la kursoj, kaj mia ĉefa celo de la vojaĝo al Koreio estis partopreni ĝin, etskalan sed enhavriĉan.
La Staĝo okazis inter 29 kaj 30 de novembro 2019 kun 31 partoprenantoj, inkluzive de 2 tajvananoj kaj 2 ĉinoj en Manduksan Trejnejo en la urbo Jinan. La organizantoj aranĝis multajn programerojn: Sinprezento, Kartoludoj, Raporto, 2 Prelegoj, 3 Budoj, Ekskurso ktp., kiuj tre interesis min. Mi ankaŭ ĝuis interparolojn kun komencantoj. Kvankam ili demandis al mi per korpolingvo, mi tuj komprenis ilin, kaj antaŭ ol mi faris plenan demandon, ili jam reagis kapjesante kun rideto. Nenia problemo okazis en la parolado.
Mi rimarkis iun junulon, kies Esperanta nomo Perlo sur la nomplato estis iom unika kompare kun la aliaj. Ĉu li estus trezoro kiel perlo en la korea Esperanto-movado? Jes! Ĉar li estas juna, olduloj rigardis lin kiel perlon en korea Esperantujo, en kiu mankas gejunuloj.
Mi trovis alian trezoron Amira (CHUN Kyungok), kantisto ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ en la hejmlando – Koreio. Profesie ŝi instruis kantojn kun la akompano per elektronika organo, kaj pasie la ĉeestantoj lernis la kantojn, tiel ke mi eĉ sentis min esti en koncertejo. Kvankam mi ne tiel talentas je kantado, ŝia ripeta instruado faris min iugrade kanti. La ĉefmelodio de la kantoj estas ankoraŭ presita en mia memoro.
Renkontiĝo kun koreaj aktivuloj estis ankaŭ granda ĝojo por mi. Gvide de s-ro ZHANG Wei el Ĉinio, ofte vojaĝanta al Koreio, mi vizitis la domon de gesinjoroj JEON Daebong. Mi surpriziĝis, ke ili ambaŭ estas esperantistoj kaj parolas Esperanton relative bone, kion mi ne vidis ĝis nun. Ili eĉ estas viglaj en korea Esperanto-movado. S-ro JEON ofte servas per fotado en diversaj eventoj de KEA, kaj lia edzino Ĝoja (CHO Myungja) estas estro de Incheon-filio kaj respondecas pri la organo La Lanterno Azia kiel ĉefredaktoro de KEA. Mi konatiĝis ankaŭ kun Avo (HONG Sungcho), direktoro de Munil Supermez-Lernejo. Li estas prezidanto de Esperantista Asocio de Ŭonbulismo kaj ĉiujare okazigas Internacian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado kadre de EAŬ.


Krome mi spertis multajn fremdaĵojn en Koreio: ĉinaj originaj ideografiaĵoj, metrooj kaj long-distancaj busoj sen sekureco-kontrolo, rizkampoj ambaŭflankaj de ekspresa ŝoseo, Ondol (subplanka hejtsistemo de Koreio) ktp. En Ĉinio oni diras, ke malvarmo komenciĝas de la piedoj. Certe pravas tio. Mi mem fizike sentis, ke la planka hejtado faris min trankvila kun la varmiĝo de la piedoj. Estis eĉ pli komforte ol en la urbo Guangzhou, kie mi loĝas.
Karaj legantoj, ĉu ankaŭ vi volas sperti la Esperanto-vojaĝon en Koreio kiel mi? Provu tion kaj estu la sekva rakontanto, kiu dividos kun ni la travivaĵon en la korea Esperantujo.