![]() Merkredo, Septembro 23, 2020 - 00:41
La temo de la konkurso estis elektita post reta publika voĉdonado organizata de la montreala LKK antaŭ la Virtuala Kongreso. La prezenton de la konkurso kaj ties regularon oni povas trovi ĉe la retejo de ALE per http://akademio-literatura.org/ink aŭ mallonge.net/INK. |
![]() Dimanĉo, Septembro 20, 2020 - 18:46
(kanto premiere prezentita en la Belartaj Konkursoj de UEA) |
![]() Dimanĉo, Septembro 20, 2020 - 01:15
|
![]() Sabato, Septembro 19, 2020 - 17:37
• Mireille Grosjean Ni uzu tiun Tagon por pripensi pri nia vivo, nia agado, nia laboro, nia nutrado, provante trovi la plej bonajn solvojn por ni mem, nia familio, nia vilaĝo aŭ kvartalo. Ni uzu tiun Tagon por iri al konatulo aŭ parenco kaj diskuti provante solvi malnovajn konflikton kaj retrovi serenecon, atingi pacon. Ni uzu tiun Tagon por paroli pri respekto kaj solidareco okaze de nia instruado; tekstoj pri tiaj temoj ne mankas. |
![]() Sabato, Septembro 19, 2020 - 02:19
Aperis la dekoka numero de la Festivala Kuriero. Legu, ĝuu, libere kaj aktive diskonigu ĝin al viaj amikoj en Esperantujo! |
![]() Ĵaŭdo, Septembro 17, 2020 - 12:09
Klerige: Heidi Goes pri lastatempa Esperanto-agado en Angolo - Plia rendevuo kadre de la serio "Klerige", sub la kunordigo de Claude Nourmont, komisiito de UEA pri Kulturo. Ekde 2015 Heidi Goes vizitis ses fojojn Angolon por siaj doktorigaj esploroj. Ŝia esplortereno estis precipe Kabindo, eksklava provinco de Angolo inter Kongo Kinŝaso kaj Kongo Brazavilo. En 2018 ŝi sukcesis post prelego pri alia temo, paroleti pri Esperanto al mezlernejanoj kaj en 2019 ŝi enkondukis Esperanton en la sama mezlernejo kaj en apuda lernejo por ontaj instruistoj (en Landana). |
![]() Mardo, Septembro 15, 2020 - 13:41
|
![]() Dimanĉo, Septembro 13, 2020 - 22:37
Pretas la voĉlegita septembra numero de la revuo Esperanto |
![]() Sabato, Septembro 12, 2020 - 21:37
Luis Obando kaj Jahir Cataño (Kolombio) gajnis la 1-an lokon en la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kiu okazis en 2020 kadre de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest' 2020), per la kanto "Indiĝena Romanco" en la kategorio aĝo 19-54 koruso/ensemblo. La prezento de la premiitoj de la 8-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj okazis ĉi-sabate, la 12-an de septembro, je la 14:00 UTC ĉe http://ecem.com.pl/. La eventon organizas la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, sub gvido de Małgorzata "Małgosia" J. Komarnicka, aŭspiciate de Universala Esperanto-Asocio, ILEI, Eurokka kaj aliaj grupoj. |