Gazetara Komuniko de UEA n-ro 917. Esperantologio / Esperanto Studies inaŭguras novan serion

Esperantologio / Esperanto Studies estas internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto – kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon en Esperanto aŭ en angla lingvo, sed estas principe malferma al materialo ankaŭ en aliaj lingvoj.

Ĝi estis fondita en 1949 de Paul Neergaard (Danlando) sub la nomo Esperantologio, kaj aperis neregule ĝis 1961. En 1999 ĝi estis revivigita kiel Esperantologio / Esperanto Studies fare de Christer Kiselman (Svedio), sub kies redakto aperis ĝis 2018 entute ok kajeroj. En 2019 ĝia eldonanto fariĝis la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED).

Sub la aŭspicio de CED, la numero 9 (1) de Esperantologio / Esperanto Studies ĵus aperis, kaj jam estas mendebla ĉe la eldonejo Mondial kaj ĉe la Libroservo de UEA. Redaktita de Humphrey Tonkin kaj Orlando Raola, ĝi enhavas ĉefe referaĵojn prezentitajn en antaŭaj Esperantologiaj Konferencoj. La plena teksto de tiu ĉi numero estos baldaŭ disponebla ankaŭ en la retejo de ESF.

La sekvaj numeroj estos redaktataj de Humphrey Tonkin kaj Guilherme Fians, en konsultaj rilatoj kun teamo de elstaraj esperantologoj. La sekvaj numeroj konsistos el ĝis nun nepublikigitaj referaĵoj el Esperantologiaj Konferencoj, krom nova materialo kontribuata de esperantologoj – pri kio la redaktoroj aparte bonvenigas manuskriptojn sendatajn de junaj esperantologoj. Esperantologio / Esperanto Studies celas iĝi loko kie esploristoj havu okazon prezenti siajn verkojn kaj ricevi konsilojn kaj sugestojn de nia rondo, en amikeca etoso, dum ni ankaŭ plimultigas fakajn materialojn kaj sciojn pri Esperantologio.

Manuskriptojn kaj demandojn oni sendu al unu el la du redaktoroj, Humphrey Tonkin (tonkin@hartford.edu) aŭ Guilherme Fians (guilhermefians@gmail.com).

El la Gazetaraj Komunikoj