Esperanto kaj la Tago de Kultura Diverseco en Serbio

Subrubrikoj: 

Dimitrije Janičić, Renato Corsetti kaj Fernando Maia Jr.

La 21-an de majo UEA mesaĝis okaze de la Monda Tago por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo: uea.org/gk/953. Kiel kutime, la mesaĝo estis sendita al UN, kun afabla peto, ke gazetoj kaj aktivuloj republikigu ĝin en siaj lokaj kaj landaj komunikiloj. Kiam la tago estas plene kunligebla kun Esperanto, ĝi stimulas tian agadon. En Serbio tio rezultis, ke surbaze de la komuniko de UEA aperis rilata enhavo en la plej konata tagĵurnalo de la lando, "Politika". Traduko en Esperanton de la teksto estas:

Internacia lingvo Esperanto kaj kultura diverseco

Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 21-an de majo kiel la Mondan Tagon por Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluigo. Ĉi-jare, pro la pandemio, tiu dato estas markita laŭ specialaj kondiĉoj. La pandemio havis negativan efikon ankaŭ sur kulturo - multaj kulturaj eventoj estis nuligitaj, organizoj, kiuj traktis
kulturon, estis fermitaj, kaj diversaj kulturaj praktikoj tra la mondo estis malfunkciigitaj.

Kiam ni memoras, ke plej multaj konfliktoj en la mondo havas ankaŭ kulturan dimension, tiam estas klare, ke ekkoni la kulturan diversecon de unu la alian povas havi tre signifan efikon sur la reciprokaj rilatoj de malsamaj kulturoj. Same reciproka nescio pri kutimoj kaj vivoj de aliaj homoj ĉiam kaŭzis en la historio de la homaro konfliktojn inter si. Tamen oni ne forgesu, ke kultura diverseco estas la motoro de disvolviĝo - ekonomia, socia, intelekta, emocia, morala kaj spirita. Samtempe ĝi determinas kaj influas nian rilaton kun la natura medio laŭ speciala maniero.

Fervoruloj kaj konantoj de la internacia lingvo Esperanto aparte, danke al la engaĝiĝo de UEA, okupiĝas pri ĉi tiu kampo, ĉar lingvo kaj kulturo estas proksime ligitaj. La internacia lingvo Esperanto estas lingvo de internacia komunikado sen diskriminacio, kion vole-nevole provokas nacia lingvo, se ĝi provas esti mondlingvo.

Esperanto ebligas la liberan fluon de ideoj kaj malfermas larĝan spacon, en kiu diversaj kulturoj povas sin prezenti kaj interŝanĝi kulturan enhavon sur egala bazo kaj sen la hegemonio de naciaj lingvoj. La esperantista movado estas malferma al sinesprimlibereco, plurmedia plurismo, plurlingveco kaj egala aliro al arto, sciencaj scioj kaj ĉiam pli postulema moderna teknologio.

Tial la reformado de la Asocio de Esperantistoj de Serbio meritas atenton, aktualan nuntempe inter tiuj, kiuj konas ĉi tiun internacian lingvon. Verŝajne ĉe la 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto (https://vk.esperanto.net), kies temo estas la Internacia Jaro de Paco kaj Konfido, serbaj esperantistoj donos
sian kontribuon, parolante pri la bezono kaj maniero nutri diversecon, kio ne eblas sen reciproka kono, en kiu Esperantistoj havas neeviteblajn spertojn.